↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Marko

Ĉapitro 9

1 Kaj li diris al ili: Vere mi diras al vi: Inter la ĉi tie
starantaj estas iuj, kiuj neniel gustumos morton, antaŭ ol ili
vidos la regnon de Dio venintan en potenco.

2 Kaj post ses tagoj Jesuo prenis kun si Petron kaj Jakobon kaj
Johanon, kaj kondukis ilin solajn sur altan monton aparte; kaj li
estis aliformita antaŭ ili; 3 kaj liaj vestoj fariĝis brilantaj,
treege blankaj, kiel fulisto sur la tero ne povas blankigi. 4 Kaj
aperis al ili Elija kun Moseo, kaj ili interparoladis kun Jesuo.
5 Kaj Petro responde diris al Jesuo: Rabeno, estas bone por ni
esti ĉi tie; kaj ni faru tri laŭbojn: unu por vi, kaj unu por
Moseo, kaj unu por Elija. 6 Ĉar li ne sciis, kion respondi, ĉar
ili tre timiĝis. 7 Kaj nubo superombris ilin; kaj elvenis voĉo el
la nubo: Ĉi tiu estas Mia Filo, la amata; aŭskultu lin. 8 Kaj
subite, ĉirkaŭrigardinte, ili jam vidis neniun krom Jesuo sola.

9 Kaj dum ili malsupreniris de la monto, li admonis ilin, ke al
neniu ili rakontu tion, kion ili vidis, ĝis la Filo de homo
releviĝos el la mortintoj. 10 Kaj ili konservis la diron,
demandante inter si, kion signifas la releviĝo el la mortintoj.
11 Kaj ili demandis lin, dirante: Kial diras la skribistoj, ke
Elija devas veni antaŭe? 12 Kaj li diris al ili: Vere Elija venas
antaŭe, kaj restarigas ĉion; kaj kiel estas skribite pri la Filo
de homo, ke li devas multe suferi kaj esti malestimata? 13 Sed mi
diras al vi, ke Elija jam venis, kaj oni faris al li ĉion, kion
ili volis, kiel estas skribite pri li.

14 Kaj veninte al la disĉiploj, ili vidis grandan homamason
ĉirkaŭ ili, kaj skribistojn diskutantajn kun ili. 15 Kaj tuj la
homamaso, vidante lin, forte miris, kaj alkuris, kaj salutis lin.
16 Kaj li demandis ilin: Pri kio vi diskutas kun ili? 17 Kaj unu
el la amaso respondis al li: Majstro, mi venigis al vi mian
filon, kiu havas mutan spiriton; 18 kaj kie ajn ĝi kaptas lin, ĝi
ŝiras lin, kaj li ŝaŭmas kaj grincigas la dentojn kaj kadukiĝas;
kaj mi parolis al viaj disĉiploj, ke ili elpelu ĝin; kaj ili ne
povis. 19 Kaj li respondis al ili, dirante: Ho senfida generacio,
ĝis kiam mi estos kun vi? ĝis kiam mi toleros vin? venigu lin al
mi. 20 Kaj ili venigis lin al li; kaj vidinte lin, tuj la spirito
konvulsiigis lin, kaj li falis teren kaj ruliĝis ŝaŭmanta. 21 Kaj
li demandis la patron: De kiom da tempo okazadas ĉi tio al li?
Kaj li diris: De infaneco. 22 Kaj ofte ĝi ĵetis lin en fajron kaj
en akvon, por pereigi lin; sed se vi povas fari ion, kompatu al
ni kaj helpu nin. 23 Kaj Jesuo diris al li: Kiel, se vi povas!
Ĉio estas ebla por kredanto. 24 Tuj ekkriante, la patro de la
infano diris: Mi kredas; helpu mian nekredemon. 25 Kaj kiam Jesuo
vidis, ke homamaso alkuras, li severe admonis la malpuran
spiriton, dirante al ĝi: Vi muta kaj surda spirito, mi ordonas al
vi: Eliru el li, kaj ne plu eniru en lin. 26 Kaj ekkriinte, kaj
multe konvulsiiginte lin, ĝi eliris; kaj li fariĝis kvazaŭ
mortinto, tiel ke la plimulto diris: Li mortis. 27 Sed Jesuo,
preninte lin je la mano, levis lin; kaj li stariĝis. 28 Kaj kiam
li eniris en la domon, liaj disĉiploj aparte demandis lin: Kial
ni ne povis elpeli ĝin? 29 Kaj li diris al ili: Ĉi tiu speco
neniel povas eliri, krom per preĝado.

30 Kaj foririnte, ili trapasis tra Galileo; kaj li deziris, ke
neniu tion eksciu. 31 Ĉar li instruadis siajn disĉiplojn, kaj
diris al ili: La Filo de homo estas transdonita en la manojn de
homoj, kaj ili mortigos lin; kaj, mortigite, li leviĝos post tri
tagoj. 32 Sed ili ne komprenis la diron, kaj timis demandi lin.

33 Kaj ili venis al Kapernaum, kaj kiam li estis en la domo, li
demandis ilin: Pri kio vi diskutis sur la vojo? 34 Sed ili
silentis; ĉar ili diskutis inter si sur la vojo pri tio, kiu
estas la plej granda. 35 Kaj sidiĝinte, li alvokis la dek du, kaj
diris al ili: Se iu volas esti unua, li estos lasta el ĉiuj, kaj
servanto de ĉiuj. 36 Kaj preninte infanon, li starigis ĝin meze
de ili; kaj ĉirkaŭbrakinte ĝin, li diris al ili: 37 Kiu akceptos
unu el tiaj infanoj en mia nomo, tiu akceptas min; kaj kiu
akceptas min, tiu akceptas ne min, sed Tiun, kiu sendis min.

38 Johano diris al li: Majstro, ni vidis iun elpelantan demonojn
en via nomo; kaj ni malpermesis lin, ĉar li ne sekvas nin. 39 Sed
Jesuo diris: Ne malpermesu lin; ĉar neniu, kiu faros miraklon en
mia nomo, povos facile paroli malbone pri mi. 40 Ĉar tiu, kiu ne
estas kontraŭ ni, estas por ni. 41 Ĉar kiu donos al vi trinki
tason da akvo, pro tio, ke vi apartenas al Kristo, vere mi diras
al vi, tiu neniel perdos sian rekompencon. 42 Kaj kiu igos fali
unu el ĉi tiuj malgranduloj, kiuj kredas al mi, estus pli bone
por tiu, se granda muelŝtono estus pendigita ĉirkaŭ lia kolo, kaj
se li estus ĵetita en la maron. 43 Kaj se via mano faligas vin,
detranĉu ĝin: estas bone por vi eniri en vivon kripla prefere ol,
havante du manojn, eniri en Gehenan, en la neestingeblan fajron,
44 kie ilia vermo ne pereas kaj la fajro ne estingiĝas. 45 Kaj se
via piedo faligas vin, detranĉu ĝin: estas bone por vi eniri en
vivon lama prefere ol, havante du piedojn, esti ĵetita en
Gehenan, 46 kie ilia vermo ne pereas kaj la fajro ne estingiĝas.
47 Kaj se via okulo faligas vin, elŝiru ĝin: estas bone por vi
eniri en la regnon de Dio kun unu okulo prefere ol, havante du
okulojn, esti ĵetita en Gehenan, 48 kie ilia vermo ne pereas kaj
la fajro ne estingiĝas. 49 Ĉar ĉiu estos salita per fajro. 50
Salo estas bona; sed se la salo fariĝis nesala, kiel vi rebonigos
ĝin? Havu salon en vi, kaj paciĝu unu kun alia.

Sekva Ĉapitro →