↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Marko

Ĉapitro 8

1 En tiuj tagoj, kiam denove estis granda homamaso, kaj ili
nenion havis manĝi, li alvokis al si siajn disĉiplojn, kaj diris
al ili: 2 Mi kortuŝiĝas pro la homamaso, ĉar jam tri tagojn ili
restas ĉe mi kaj nenion havas manĝi; 3 kaj se mi forsendos ilin
fastantaj al iliaj domoj, ili laciĝos sur la vojo; kaj iuj el ili
venis de malproksime. 4 Kaj liaj disĉiploj respondis al li: De
kie oni povos satigi ĉi tiujn homojn per panoj ĉi tie en dezerto?
5 Kaj li demandis ilin: Kiom da panoj vi havas? Kaj ili diris:
Sep. 6 Kaj li ordonis al la homamaso sidiĝi sur la tero; kaj li
prenis la sep panojn, kaj doninte dankon, li dispecigis ilin, kaj
donis al la disĉiploj por disdoni; kaj ili disdonis al la
homamaso. 7 Kaj ili havis kelkajn malgrandajn fiŝojn; kaj beninte
ilin, li ordonis disdoni ilin ankaŭ. 8 Kaj ili manĝis kaj
satiĝis; kaj oni kolektis da postrestintaj fragmentoj sep
korbegojn. 9 Kaj ili estis proksimume kvar mil, kaj li forsendis
ilin. 10 Kaj tuj enirinte en la ŝipeton kun siaj disĉiploj, li
iris al la regiono Dalmanuta.

11 Kaj alvenis la Fariseoj, kaj komencis diskuti kun li, serĉante
ĉe li signon el la ĉielo, por provi lin. 12 Kaj forte ĝeminte en
sia spirito, li diris: Kial ĉi tiu generacio serĉas signon? vere,
mi diras al vi: Nenia signo estos donita al ĉi tiu generacio. 13
Kaj forlasinte ilin, li denove enŝipiĝis kaj transiris al la alia
bordo.

14 Kaj ili forgesis preni panojn; kaj nur unu panon ili havis kun
si en la ŝipeto. 15 Kaj li admonis ilin, dirante: Zorgu, gardu
vin kontraŭ la fermentaĵo de la Fariseoj kaj la fermentaĵo de
Herodo. 16 Kaj ili diskutis unu kun la alia, dirante: Ĉar ni ne
havas panojn. 17 Kaj Jesuo, eksciante tion, diris al ili: Kial vi
diskutas pro tio, ke vi ne havas panon? ĉu vi ankoraŭ ne konscias
nek komprenas? ĉu via koro estas obstinigita? 18 Okulojn havante,
ĉu vi ne vidas? kaj orelojn havante, ĉu vi ne aŭdas? kaj ĉu vi ne
memoras? 19 Kiam mi dispecigis la kvin panojn por la kvin mil,
kiom da korboj da fragmentoj vi kolektis? Ili respondis al li:
Dek du. 20 Kaj kiam la sep por la kvar mil, kiom da korbegoj da
fragmentoj vi kolektis? Kaj ili respondis al li: Sep. 21 Kaj li
diris al ili: Ĉu vi ankoraŭ ne komprenas?

22 Kaj ili alvenis al Betsaida. Kaj oni alkondukis al li
blindulon, kaj petegis, ke li tuŝu lin. 23 Kaj preninte la manon
de la blindulo, li elkondukis lin ekster la vilaĝon; kaj kraĉinte
sur liajn okulojn, kaj surmetinte la manojn sur lin, li demandis
lin: Ĉu vi vidas ion? 24 Kaj li ekrigardis, kaj diris: Mi vidas
homojn, ĉar mi vidas kvazaŭ arbojn irantajn. 25 Tiam denove li
metis la manojn sur liajn okulojn; kaj li fikse rigardis, kaj
resaniĝis, kaj vidis ĉion klare. 26 Kaj li forsendis lin al lia
domo, dirante: Nepre ne eniru en la vilaĝon.

27 Kaj eliris Jesuo kaj liaj disĉiploj en la vilaĝojn de Cezarea
Filipi; kaj sur la vojo li demandis siajn disĉiplojn, dirante al
ili: Kiu, diras la homoj, ke mi estas? 28 Kaj ili respondis al
li: Johano, la Baptisto; laŭ aliaj: Elija; kaj laŭ aliaj: Unu el
la profetoj. 29 Kaj li demandis ilin: Sed vi--kiu vi diras, ke mi
estas? Petro responde diris al li: Vi estas la Kristo. 30 Kaj li
admonis ilin, ke ili diru al neniu pri li. 31 Kaj li komencis
instrui al ili, ke la Filo de homo devas multe suferi, kaj esti
rifuzita de la pliaĝuloj kaj la ĉefpastroj kaj la skribistoj, kaj
esti mortigita, kaj post tri tagoj releviĝi. 32 Kaj li parolis
tiun diron malkaŝe. Kaj Petro prenis lin, kaj komencis admoni
lin. 33 Sed turninte sin kaj rigardante la disĉiplojn, li admonis
Petron, dirante: Iru malantaŭ min, Satano, ĉar vi havas pensojn
ne laŭ Dio, sed laŭ homoj. 34 Kaj alvokinte al si la homamason
kun siaj disĉiploj, li diris al ili: Se iu volas veni post mi, li
abnegaciu sin, kaj levu sian krucon, kaj sekvu min. 35 Ĉar kiu
volos savi sian animon, tiu ĝin perdos; kaj kiu perdos sian
animon pro mi kaj pro la evangelio, tiu ĝin savos. 36 Ĉar kiel
profitus homo, se li gajnus la tutan mondon kaj perdus sian
animon? 37 Ĉar kion homo donu interŝanĝe por sia animo? 38 Ĉar
kiu hontos pri mi kaj miaj paroloj antaŭ ĉi tiu adultema kaj peka
generacio, pri tiu ankaŭ hontos la Filo de homo, kiam li venos en
la gloro de sia Patro kun la sanktaj anĝeloj.

Sekva Ĉapitro →