↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Mateo

Ĉapitro 25

1 Tiam la regno de la ĉielo estos komparata al dek virgulinoj,
kiuj prenis siajn lampojn kaj eliris renkonte al la fianĉo. 2 Kaj
kvin el ili estis malprudentaj, kaj kvin estis prudentaj. 3 La
malprudentaj, prenante la lampojn, ne prenis oleon kun si; 4 sed
la prudentaj prenis oleon en la vazoj kun siaj lampoj. 5 Kaj kiam
la fianĉo malfruis, ili ĉiuj malviglis kaj dormis. 6 Sed je la
noktomezo estis ekkrio: Jen la fianĉo! eliru al li renkonte. 7
Tiam ĉiuj tiuj virgulinoj leviĝis, kaj ordigis siajn lampojn. 8
Kaj la malprudentaj diris al la prudentaj: Donu al ni el via
oleo, ĉar niaj lampoj estingiĝas. 9 Sed la prudentaj respondis,
dirante: Eble ne estos sufiĉe por ni kaj vi; iru prefere al la
vendistoj, kaj aĉetu por vi mem. 10 Kaj dum ili iris, por aĉeti,
alvenis la fianĉo; kaj tiuj, kiuj estis pretaj, eniris kun li al
la edziĝa festo, kaj la pordo estis fermita. 11 Poste venis ankaŭ
la ceteraj virgulinoj, dirante: Sinjoro, sinjoro, malfermu al ni.
12 Sed li responde diris: Vere mi diras al vi: Mi vin ne konas.
13 Tial viglu, ĉar vi ne scias la tagon nek la horon.

14 Ĉar tiel estas, kvazaŭ viro, forvojaĝonte, alvokis siajn
servistojn, kaj komisiis al ili siajn posedaĵojn. 15 Kaj al unu
li donis kvin talantojn, al alia du, al alia unu; al ĉiu laŭ lia
kapableco; kaj li tuj forvojaĝis. 16 Kaj tiu, kiu ricevis la kvin
talantojn, iris kaj negocadis per ili, kaj gajnis pluajn kvin
talantojn. 17 Tiel same ankaŭ tiu, kiu ricevis la du, gajnis
pluajn du. 18 Sed tiu, kiu ricevis la unu, foriris kaj fosis en
la tero, kaj kaŝis la monon de sia sinjoro. 19 Kaj post longa
tempo la sinjoro de tiuj servistoj venis, kaj faris kun ili
kalkulon. 20 Kaj tiu, kiu ricevis la kvin talantojn, venis kaj
alportis pluajn kvin talantojn, dirante: Sinjoro, vi komisiis al
mi kvin talantojn; jen mi gajnis pluajn kvin talantojn. 21 Lia
sinjoro diris al li: Bone, vi bona kaj fidela servisto; vi estis
fidela pri malmultaj aferoj, mi starigos vin super multaj; envenu
en la ĝojon de via sinjoro. 22 Kaj venis ankaŭ tiu, kiu ricevis
la du talantojn, kaj diris: Sinjoro, vi komisiis al mi du
talantojn; jen mi gajnis pluajn du talantojn. 23 Lia sinjoro
diris al li: Bone, vi bona kaj fidela servisto; vi estis fidela
pri malmultaj aferoj, mi starigos vin super multaj; envenu en la
ĝojon de via sinjoro. 24 Kaj venis ankaŭ tiu, kiu ricevis la unu
talanton, kaj diris: Sinjoro, mi sciis, ke vi estas severa homo,
rikoltanta, kie vi ne semis, kaj kolektanta, kie vi ne disŝutis;
25 kaj mi timis, kaj foriris, kaj kaŝis vian talanton en la tero;
jen vi havas vian propraĵon. 26 Sed lia sinjoro responde diris al
li: Vi malbona kaj mallaborema servisto, vi sciis, ke mi
rikoltas, kie mi ne semis, kaj kolektas, kie mi ne disŝutis; 27
pro tio vi devus doni mian monon al la bankistoj, kaj veninte, mi
ricevus mian propraĵon kun procento. 28 Forprenu de li do la
talanton, kaj donu ĝin al tiu, kiu havas la dek talantojn. 29 Ĉar
al ĉiu, kiu havas, estos donite, kaj li havos abundegon; sed for
de tiu, kiu ne havas, eĉ tio, kion li havas, estos prenita. 30
Kaj elĵetu la senutilan serviston en la eksteran mallumon; tie
estos la plorado kaj la grincado de dentoj.

31 Sed kiam la Filo de homo venos en sia gloro, kaj ĉiuj anĝeloj
kun li, tiam li sidos sur la trono de sia gloro; 32 kaj antaŭ li
kolektiĝos ĉiuj nacioj, kaj li apartigos ilin unu de alia, kiel
paŝtisto apartigas la ŝafojn for de la kaproj; 33 kaj li starigos
la ŝafojn dekstre de li, kaj la kaprojn maldekstre. 34 Tiam diros
la Reĝo al tiuj, kiuj staras dekstre de li: Venu, vi benataj de
mia Patro, heredu la regnon preparitan por vi de post la komenco
de la mondo; 35 ĉar mi malsatis, kaj vi donis al mi manĝi; mi
soifis, kaj vi donis al mi trinki; mi estis fremda, kaj vi
gastigis min; 36 nuda, kaj vi vestis min; mi malsanis, kaj vi
vizitis min; mi estis en malliberejo, kaj vi venis al mi. 37 Tiam
respondos al li la justuloj, dirante: Sinjoro, kiam ni vin vidis
malsata, kaj vin satigis? aŭ soifanta, kaj trinkigis vin? 38 Kaj
kiam ni vidis vin fremda kaj gastigis vin? aŭ nuda, kaj vin
vestis? 39 Kaj kiam ni vidis vin malsana aŭ en malliberejo, kaj
venis al vi? 40 Kaj la Reĝo respondos kaj diros al ili: Vere mi
diras al vi: Kiom vi faris al unu el ĉi tiuj miaj fratoj la plej
malgrandaj, tiom vi faris al mi. 41 Tiam li diros al tiuj, kiuj
staras maldekstre: For de mi, vi malbenitaj, en la eternan
fajron, kiu estas preparita por la diablo kaj liaj anĝeloj; 42
ĉar mi malsatis, kaj vi ne donis al mi manĝi; mi soifis, kaj vi
ne donis al mi trinki; 43 mi estis fremda, kaj vi ne gastigis
min; nuda, kaj vi ne vestis min; malsana kaj en malliberejo, kaj
vi ne vizitis min. 44 Tiam ili ankaŭ respondos, dirante: Sinjoro,
kiam ni vidis vin malsata, aŭ soifanta, aŭ fremda, aŭ nuda, aŭ
malsana, aŭ en malliberejo, kaj ne servis al vi? 45 Tiam li
respondos al ili, dirante: Vere mi diras al vi: Kiom vi ne faris
al unu el ĉi tiuj la plej malgrandaj, tiom vi ne faris al mi. 46
Kaj ĉi tiuj foriros en eternan punon, sed la justuloj en eternan
vivon.

Sekva Ĉapitro →