↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Mateo

Ĉapitro 24

1 Kaj Jesuo, elirinte, ekforiris de la templo; kaj liaj disĉiploj
venis al li, por montri al li la konstruaĵojn de la templo. 2 Sed
li responde diris al ili: Ĉu vi ne vidas ĉion tion? vere mi diras
al vi: Ne estos lasita ĉi tie ŝtono sur ŝtono, kiu ne estos
deĵetita.

3 Kaj dum ili sidis sur la monto Olivarba, la disĉiploj venis
aparte al li, dirante: Diru al ni, kiam tio estos? Kaj kio estas
la signo de via alesto kaj de la maturiĝo de la mondaĝo? 4 Kaj
Jesuo, respondante, diris al ili: Gardu vin, ke neniu vin
forlogu. 5 Ĉar multaj venos en mia nomo, dirante: Mi estas la
Kristo; kaj ili forlogos multajn. 6 Kaj vi aŭdos pri militoj kaj
famoj de militoj. Zorgu, ke vi ne maltrankviliĝu; ĉar tio devas
okazi; sed ankoraŭ ne estas la fino. 7 Ĉar leviĝos nacio kontraŭ
nacion, kaj regno kontraŭ regnon; kaj estos malsatoj kaj
tertremoj en diversaj lokoj. 8 Sed ĉio tio estas komenco de
suferoj. 9 Tiam oni transdonos vin al afliktado, kaj mortigos
vin; kaj vi estos malamataj de ĉiuj nacioj pro mia nomo. 10 Tiam
multaj ofendiĝos, kaj perfidos unu la alian, kaj malamos unu la
alian. 11 Kaj multaj falsaj profetoj leviĝos, kaj forlogos
multajn. 12 Kaj pro la multobligo de maljusteco, la amo de la
plimulto malvarmiĝos. 13 Sed kiu persistos ĝis la fino, tiu estos
savita. 14 Kaj ĉi tiu evangelio de la regno estos predikita tra
la tuta mondo, kiel atesto al ĉiuj nacioj; kaj tiam venos la
fino.

15 Kiam do vi vidos la abomenindaĵon de dezerteco, pri kiu estas
dirite de la profeto Daniel, starantan sur la sankta loko (la
leganto komprenu), 16 tiam tiuj, kiuj estas en Judujo, forkuru al
la montoj; 17 kiu estas sur la tegmento, tiu ne malsupreniru, por
preni ion el sia domo; 18 kaj kiu estas sur la kampo, tiu ne
revenu, por preni sian mantelon. 19 Sed ve al la gravedulinoj kaj
al la suĉigantinoj en tiuj tagoj! 20 Kaj preĝu, ke via forkurado
ne estu en vintro nek en sabato; 21 ĉar tiam estos granda aflikto
tia, kia ne estis de la komenco de la mondo ĝis nun, nek iam
estos. 22 Kaj se tiuj tagoj ne estus mallongigitaj, neniu karno
estus savita; sed pro la elektitoj tiuj tagoj estos
mallongigitaj. 23 Tiam se iu diros al vi: Jen ĉi tie la Kristo,
aŭ: Tie; ne kredu; 24 ĉar leviĝos falsaj kristoj kaj falsaj
profetoj kaj faros grandajn signojn kaj miraklojn, tiel ke ili
forlogus, se eble, eĉ la elektitojn. 25 Jen mi antaŭdiris al vi.
26 Se oni do diros al vi: Jen li estas en la dezerto; ne eliru;
aŭ: Jen li estas en sekretaj ĉambroj; ne kredu. 27 Ĉar kiel la
fulmo venas el la oriento kaj montriĝas ĝis la okcidento, tiel
ankaŭ estos la alesto de la Filo de homo. 28 Kie ajn estos la
kadavro, tien kolektiĝos la agloj.

29 Sed tuj post la aflikto de tiuj tagoj la suno mallumiĝos, kaj
la luno ne donos sian lumon, kaj la steloj falos el la ĉielo, kaj
la potencoj de la ĉielo ŝanceliĝos; 30 kaj tiam aperos sur la
ĉielo la signo de la Filo de homo, kaj tiam ploros ĉiuj gentoj de
la tero, kaj oni vidos la Filon de homo, venantan en la nuboj de
la ĉielo kun potenco kaj granda gloro. 31 Kaj li elsendos siajn
anĝelojn kun granda sono de trumpeto, kaj ili kolektos liajn
elektitojn el la kvar ventoj, el limo ĝis limo de la ĉielo.

32 De la figarbo lernu ĝian parabolon: kiam ĝia branĉo jam
moliĝis kaj aperigas foliojn, tiam vi scias, ke la somero estas
proksima; 33 tiel same vi, kiam vi vidos ĉion tion, tiam sciu, ke
li estas proksima, ĉe la pordoj. 34 Vere mi diras al vi: Ĉi tiu
generacio ne forpasos, ĝis ĉio tio plenumiĝos. 35 La ĉielo kaj la
tero forpasos, sed miaj vortoj ne forpasos. 36 Sed pri tiu tago
kaj la horo scias neniu, eĉ ne la anĝeloj de la ĉielo, nek la
Filo, sed la Patro sola. 37 Sed kiel la tagoj de Noa, tiel estos
la alesto de la Filo de homo. 38 Ĉar kiel dum la tagoj, kiuj
estis antaŭ la diluvo, oni manĝis kaj trinkis, edziĝis kaj
edziniĝis, ĝis la tago, kiam Noa eniris en la arkeon, 39 kaj oni
ne eksciis, ĝis la diluvo venis kaj forprenis ĉiujn; tiel estos
la alesto de la Filo de homo. 40 Tiam du viroj estos sur kampo:
unu estos prenita, kaj la alia lasita; 41 du virinoj estos
muelantaj apud muelilo: unu estos prenita, kaj la alia lasita. 42
Tial viglu; ĉar vi ne scias, en kiu tago via Sinjoro venos. 43
Sed sciu tion, ke se la dommastro scius, en kiu gardoparto venos
la ŝtelisto, li viglus kaj ne lasus sian domon trafosiĝi. 44 Tial
vi ankaŭ estu pretaj; ĉar en horo, kiam vi ne atendas, la Filo de
homo venas. 45 Kiu do estas la fidela kaj prudenta servisto, kiun
la sinjoro starigis super siajn domanojn, por doni al ili
nutraĵon ĝustatempe? 46 Feliĉa estas tiu servisto, kiun lia
sinjoro, veninte, trovos tiel faranta. 47 Vere mi diras al vi, ke
super sian tutan havon li starigos lin. 48 Sed se tiu malbona
servisto diros en sia koro: Mia sinjoro malfruas; 49 kaj komencos
bati siajn kunservistojn, kaj manĝi kaj trinki kun la drinkuloj,
50 la sinjoro de tiu servisto venos en tago, kiam li ne atendas,
kaj en horo, kiam li ne scias, 51 kaj distranĉos lin, kaj difinos
lian parton kun la hipokrituloj; tie estos la plorado kaj la
grincado de dentoj.

Sekva Ĉapitro →