↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Mateo

Ĉapitro 26

1 Kaj kiam Jesuo finis ĉiujn tiujn vortojn, li diris al siaj
disĉiploj: 2 Vi scias, ke post du tagoj okazos la Pasko, kaj la
Filo de homo estos transdonita, por esti krucumita. 3 Tiam
kunvenis la ĉefpastroj kaj la pliaĝuloj de la popolo, en la korto
de la ĉefpastro, kies nomo estis Kajafas; 4 kaj ili konsiliĝis,
por ke ili povu per ruzo kapti Jesuon, kaj mortigi lin. 5 Sed ili
diris: Ne dum la festo, por ke ne leviĝu tumulto ĉe la popolo.

6 Kaj kiam Jesuo estis en Betania, en la domo de Simon, leprulo,
7 venis al li virino, havanta alabastran vazon da multekosta
ŝmiraĵo, kaj ŝi verŝis ĝin sur lian kapon, dum li sidis ĉe manĝo.
8 Sed kiam la disĉiploj tion vidis, ili indignis, dirante: 9 Por
kio estas ĉi tiu malŝparo? Ĉar ĉi tiun ŝmiraĵon oni povus vendi
por granda prezo, kaj doni al malriĉuloj. 10 Sed Jesuo, tion
sciante, diris al ili: Kial vi ĝenas la virinon? ŝi faris bonan
faron al mi. 11 Ĉar la malriĉulojn vi ĉiam havas kun vi, sed min
vi ne ĉiam havas. 12 Ĉar verŝante ĉi tiun ŝmiraĵon sur mian
korpon, ŝi tion faris por mia entombigo. 13 Vere mi diras al vi:
Kie ajn estos predikata ĉi tiu evangelio en la tuta mondo, tio
ankaŭ, kion faris ĉi tiu virino, estos priparolata, por memoraĵo
de ŝi.

14 Tiam unu el la dek du, nomata Judas Iskariota, iris al la
ĉefpastroj, 15 kaj diris: Kion vi volas doni al mi, se mi lin
transdonos al vi? Kaj ili pesis por li tridek arĝentajn monerojn.
16 Kaj de tiam li serĉis okazon, por transdoni lin.

17 Kaj en la unua tago de macoj la disĉiploj venis al Jesuo,
dirante: Kie vi volas, ke ni pretigu por vi, por manĝi la Paskon?
18 Kaj li diris: Iru en la urbon al trovotulo, kaj diru al li: La
Majstro diras: Mia tempo estas proksima; mi faros la Paskon ĉe
vi, kun miaj disĉiploj. 19 Kaj la disĉiploj faris, kiel Jesuo
ordonis al ili, kaj ili pretigis la Paskon. 20 Kaj kiam
vesperiĝis, li sidis ĉe manĝo kun la dek du disĉiploj; 21 kaj dum
ili manĝis, li diris: Vere mi diras al vi, ke unu el vi perfidos
min. 22 Kaj ili tre malĝojis, kaj ĉiu komencis diri al li:
Sinjoro, ĉu eble mi? 23 Kaj li respondis kaj diris: Tiu, kiu
trempis kun mi la manon en la pladon, perfidos min. 24 La Filo de
homo iros, kiel estas skribite pri li; sed ve al tiu viro, de kiu
la Filo de homo estos perfidita! se tiu homo ne estus naskita,
estus bone por li. 25 Kaj Judas, kiu estis lin perfidonta,
responde diris: Ĉu eble mi, Rabeno? Li diris al li: Vi diris. 26
Kaj dum ili manĝis, Jesuo prenis panon, kaj beninte, dispecigis
ĝin kaj donis al la disĉiploj, kaj diris: Prenu, manĝu; ĉi tio
estas mia korpo. 27 Kaj li prenis kalikon, kaj doninte dankon,
donis al ili, dirante: Vi ĉiuj trinku el ĝi; 28 ĉar ĉi tio estas
mia sango de la interligo, kiu estas elverŝata por multaj, por la
pardonado de pekoj. 29 Sed mi diras al vi: De nun mi ne trinkos
el ĉi tiu frukto de la vinberarbo, ĝis tiu tago, kiam mi trinkos
ĝin novan kun vi en la regno de mia Patro.

30 Kaj kantinte himnon, ili foriris al la monto Olivarba.

31 Tiam diris Jesuo al ili: Vi ĉiuj ofendiĝos pro mi dum ĉi tiu
nokto; ĉar estas skribite: Mi frapos la paŝtiston, kaj la ŝafoj
de la grego diskuros. 32 Tamen, post mia releviĝo mi iros antaŭ
vi en Galileon. 33 Sed Petro responde diris al li: Eĉ se ĉiuj
ofendiĝos pro vi, mi neniam ofendiĝos. 34 Jesuo diris al li: Vere
mi diras al vi, ke en ĉi tiu nokto, antaŭ ol krios koko, vi
trifoje malkonfesos min. 35 Petro diris al li: Eĉ se mi devos
morti kun vi, mi neniel vin malkonfesos. Tiel same diris ĉiuj
disĉiploj.

36 Tiam venis Jesuo kun ili al loko nomata Getsemane, kaj diris
al siaj disĉiploj: Sidiĝu ĉi tie, dum mi iros tien, por preĝi. 37
Kaj li prenis kun si Petron kaj la du filojn de Zebedeo, kaj
komencis malĝoji kaj maltrankviliĝi. 38 Tiam li diris al ili: Tre
malĝoja estas mia animo, eĉ ĝis morto; restu ĉi tie, kaj viglu
kun mi. 39 Kaj irinte iom antaŭen, li falis sur sian vizaĝon,
preĝante, kaj dirante: Ho mia Patro, se povas esti, ĉi tiu kaliko
pasu for de mi; tamen ne kiel mi volas, sed kiel Vi volas. 40 Kaj
li venis al la disĉiploj kaj trovis ilin dormantaj, kaj diris al
Petro: Ĉu vi do ne havis forton vigli kun mi eĉ unu horon? 41
Viglu kaj preĝu, por ke vi ne eniru en tenton; la spirito ja
estas fervora, sed la karno estas malforta. 42 Denove la duan
fojon foririnte, li preĝis, dirante: Ho mia Patro, se ĉi tio ne
povos forpasi, krom se mi trinkos ĝin, Via volo plenumiĝu. 43 Kaj
denove reveninte, li trovis ilin dormantaj, ĉar iliaj okuloj
peziĝis. 44 Kaj li denove lasis ilin kaj foriris, kaj la trian
fojon preĝis, denove dirante la samajn vortojn. 45 Tiam li venis
al la disĉiploj, kaj diris al ili: Dormu nun kaj ripozu: jen la
horo alproksimiĝis, kaj la Filo de homo estas perfidata en la
manojn de pekuloj. 46 Leviĝu, ni iru; jen mia perfidanto
alproksimiĝas.

47 Kaj dum li ankoraŭ parolis, jen venis Judas, unu el la dek du;
kaj kun li granda homamaso kun glavoj kaj bastonoj venis de la
ĉefpastroj kaj pliaĝuloj de la popolo. 48 Kaj lia perfidanto jam
aranĝis kun ili signon, dirante: Kiun mi kisos, tiu estas li;
kaptu lin. 49 Kaj tuj veninte al Jesuo, li diris: Saluton,
Rabeno; kaj kisis lin. 50 Kaj Jesuo diris al li: Amiko, por kio
vi venis? Tiam ili venis, kaj metis manojn sur Jesuon kaj arestis
lin. 51 Kaj jen unu el tiuj, kiuj estis kun Jesuo, etendis sian
manon kaj eltiris sian glavon, kaj frapis la sklavon de la
ĉefpastro, kaj detranĉis lian orelon. 52 Tiam diris Jesuo al li:
Remetu vian glavon en ĝian ingon; ĉar ĉiuj, kiuj glavon prenas,
per glavo pereos. 53 Ĉu vi do supozas, ke mi ne povas alvoki mian
Patron, kaj Li tuj liveros al mi pli ol dek du legiojn da
anĝeloj? 54 Sed kiel plenumiĝus la Skriboj, ke tiel devas okazi?
55 En tiu horo Jesuo diris al la homamasoj: Ĉu vi elvenis kvazaŭ
kontraŭ rabiston, kun glavoj kaj bastonoj, por kapti min? Ĉiutage
mi sidis en la templo, instruante, kaj vi ne arestis min. 56 Sed
ĉio tio okazis, por ke plenumiĝu la Skriboj de la profetoj. Tiam
ĉiuj disĉiploj forlasis lin kaj forkuris.

57 Kaj la arestintoj de Jesuo forkondukis lin al la domo de la
ĉefpastro Kajafas, kie jam kolektiĝis la skribistoj kaj
pliaĝuloj. 58 Sed Petro malproksime sekvis lin ĝis la korto de la
ĉefpastro, kaj eniris, kaj sidis kun la subuloj, por vidi la
finon. 59 Kaj la ĉefpastroj kaj la tuta sinedrio serĉis malveran
ateston kontraŭ Jesuo, por ke ili povu lin mortigi; 60 kaj ne
trovis, kvankam multaj malveraj atestantoj venis. Sed poste venis
du, kaj diris: 61 Ĉi tiu diris: Mi povas detrui la sanktejon de
Dio, kaj rekonstrui ĝin en la daŭro de tri tagoj. 62 Kaj la
ĉefpastro stariĝis, kaj diris al li: Ĉu vi respondas nenion? kion
atestas ĉi tiuj kontraŭ vi? 63 Sed Jesuo silentadis. Kaj la
ĉefpastro diris al li: Mi ĵurligas vin per Dio la vivanta, ke vi
diru al ni, ĉu vi estas la Kristo, la Filo de Dio. 64 Jesuo diris
al li: Vi diris; tamen mi diras al vi: Poste vi vidos la Filon de
homo, sidantan ĉe la dekstra mano de la Potenco, kaj venantan sur
la nuboj de la ĉielo. 65 Tiam la ĉefpastro disŝiris siajn
vestojn, dirante: Li blasfemis; por kio ni plu bezonas
atestantojn? jen nun vi aŭdis la blasfemon: 66 kion vi opinias?
Ili respondis kaj diris: Li estas kondamninda al morto. 67 Tiam
oni kraĉis sur lian vizaĝon kaj vangofrapis lin, kaj iuj frapis
lin per la manplatoj, 68 dirante: Profetu al ni, ho Kristo, kiu
vin frapis?

69 Kaj Petro sidis ekstere sur la korto; kaj venis al li unu
servantino, dirante: Vi ankaŭ estis kun Jesuo, la Galileano. 70
Sed li malkonfesis antaŭ ili ĉiuj, dirante: Mi ne scias, kion vi
diras. 71 Kaj post kiam li eliris en la vestiblon, alia vidis
lin, kaj diris al la ĉeestantoj: Ĉi tiu estis ankaŭ kun Jesuo, la
Nazaretano. 72 Kaj denove li malkonfesis kun ĵuro: Mi ne konas
tiun homon. 73 Kaj post iom da tempo la apudstarantoj venis, kaj
diris al Petro: Vere vi ankaŭ estas el ili, ĉar via parolmaniero
malkaŝas vin. 74 Tiam li komencis malbeni kaj ĵuri: Mi ne konas
tiun homon. Kaj tuj koko kriis. 75 Kaj Petro rememoris la vorton,
kiun Jesuo parolis: Antaŭ ol krios koko, vi trifoje malkonfesos
min. Kaj li eliris, kaj maldolĉe ploris.

Sekva Ĉapitro →