↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Mateo

Ĉapitro 23

1 Tiam parolis Jesuo al la homamasoj kaj al siaj disĉiploj,
dirante: 2 La skribistoj kaj la Fariseoj sidas sur la seĝo de
Moseo: 3 ĉion do, kion ili ordonas al vi, faru kaj observu; sed
ne agu laŭ iliaj faroj, ĉar ili ordonas, sed ne faras. 4 Ili
ligas pezajn ŝarĝojn malfacile porteblajn, kaj metas ilin sur la
ŝultrojn de homoj; sed ili mem ne volas movi ilin per sia fingro.
5 Sed ĉiujn siajn agojn ili faras, por esti rigardataj de homoj;
ĉar ili larĝigas siajn filakteriojn kaj grandigas la franĝojn de
siaj vestoj, 6 kaj amas la ĉeflokojn ĉe festenoj, kaj la
ĉefseĝojn en la sinagogoj, 7 kaj salutojn sur la placoj, kaj esti
nomataj de homoj Rabeno. 8 Sed vi ne estu nomataj Rabeno; ĉar unu
estas via instruanto, kaj vi ĉiuj estas fratoj. 9 Kaj nomu neniun
sur la tero via patro; ĉar Unu, kiu estas en la ĉielo, estas via
Patro. 10 Kaj ne estu nomataj edukantoj; ĉar unu, la Kristo,
estas via edukanto. 11 Sed la pli granda el vi estos via
servanto. 12 Kaj kiu sin plialtigos, tiu estos humiligita; kaj
kiu sin humiligos, tiu estos plialtigita.

13 Sed ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! ĉar vi
ŝlosas la regnon de la ĉielo kontraŭ la homoj; ĉar vi mem ne
eniras, nek lasas al la enirantoj eniri. 14 Ve al vi, skribistoj
kaj Fariseoj, hipokrituloj! ĉar vi formanĝas domojn de vidvinoj,
kaj por preteksto vi longe preĝas; tial vi ricevos pli severan
kondamnon.

15 Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! ĉar vi
ĉirkaŭiras maron kaj teron, por varbi unu prozeliton; kaj kiam li
tia fariĝis, vi lin faras filo de Gehena, duoble kiom vi mem.

16 Ve al vi, blindaj gvidantoj! kiuj diras: Se iu ĵuras per la
sanktejo, tio estas nenio; sed kiu ĵuras per la oro de la
sanktejo, tiu estas ŝuldanto. 17 Vi malsaĝaj kaj blindaj! ĉar kio
estas pli granda, la oro, aŭ la sanktejo, kiu sanktigas la oron?
18 Kaj: Se iu ĵuras per la altaro, tio estas nenio; sed kiu ĵuras
per la ofero, kuŝanta sur ĝi, tiu estas ŝuldanto. 19 Vi
blinduloj! ĉar kio estas pli granda, la ofero, aŭ la altaro, kiu
sanktigas la oferon? 20 Tiu do, kiu ĵuras per la altaro, ĵuras
per ĝi, kaj per ĉio, kuŝanta sur ĝi. 21 Kaj tiu, kiu ĵuras per la
sanktejo, ĵuras per ĝi, kaj per Tiu, kiu loĝas en ĝi. 22 Kaj tiu,
kiu ĵuras per la ĉielo, ĵuras per la trono de Dio, kaj per Tiu,
kiu sidas sur ĝi.

23 Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! ĉar vi pagas
dekonaĵojn de mento kaj de anizo kaj de kumino, kaj forlasis la
pli gravajn aferojn de la leĝo: juĝon kaj kompaton kaj fidon. Sed
ĉi tiujn vi devus fari, kaj la aliajn ne preterlasi. 24 Vi
blindaj gvidantoj! kiuj elkribras la kulon kaj glutas la kamelon.

25 Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! ĉar vi
purigas la eksteron de la kaliko kaj de la plado; sed interne ili
estas plenaj de rabado kaj malmodereco. 26 Vi blinda Fariseo!
purigu unue la internon de la kaliko kaj de la plado, por ke ilia
ekstero ankaŭ fariĝu pura.

27 Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! ĉar vi
similas al tomboj blankigitaj, kiuj ekstere ŝajnas belaj, sed
interne estas plenaj de ostoj de mortintoj kaj de ĉia malpureco.
28 Tiel ankaŭ vi ekstere ŝajnas justaj antaŭ homoj, sed interne
vi estas plenaj de hipokriteco kaj maljusteco.

29 Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! ĉar vi
konstruas la tombojn de la profetoj kaj ornamas la monumentojn de
la justuloj, kaj diras: 30 Se ni vivus en la tagoj de niaj
patroj, ni ne partoprenus kun ili en la sango de la profetoj. 31
Tial vi atestas pri vi mem, ke vi estas filoj de tiuj, kiuj
mortigis la profetojn. 32 Vi do plenigu la mezuron de viaj
patroj. 33 Serpentoj, vipuridoj! kiel vi povos eviti la juĝon de
Gehena? 34 Jen do mi sendas al vi profetojn kaj saĝulojn kaj
skribistojn; iujn el ili vi mortigos kaj krucumos, kaj aliajn el
ili vi skurĝos en viaj sinagogoj kaj persekutos de urbo al urbo;
35 por ke venu sur vin la tuta justa sango elverŝita sur la
teron, de la sango de la justulo Habel ĝis la sango de Zeĥarja,
filo de Bereĥja, kiun vi mortigis inter la sanktejo kaj la
altaro. 36 Vere mi diras al vi: Ĉio tio venos sur ĉi tiun
generacion.

37 Ho Jerusalem, Jerusalem, kiu mortigas la profetojn, kaj
priĵetas per ŝtonoj tiujn, kiuj estas senditaj al ĝi! kiom ofte
mi volis kolekti viajn infanojn, kiel kokino kolektas sian idaron
sub la flugilojn, kaj vi ne volis. 38 Jen via domo estas lasita
al vi dezerta. 39 Ĉar mi diras al vi: De nun vi ne vidos min, ĝis
vi diros: Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo.

Sekva Ĉapitro →