↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Mateo

Ĉapitro 16

1 Kaj alvenis la Fariseoj kaj la Sadukeoj, kaj por provi lin
postulis, ke li montru al ili signon el la ĉielo. 2 Kaj responde
li diris al ili: Kiam vesperiĝas, vi diras: Estos bona vetero,
ĉar la ĉielo ruĝiĝas; 3 kaj frumatene: Estos hodiaŭ malbona
vetero, ĉar la ĉielo ruĝiĝas kolere. La vizaĝon de la ĉielo vi
povas juĝi, sed la signojn de la tempo vi ne povas. 4 Generacio
malbona kaj adultema serĉas signon; kaj signo ne estos donita al
ĝi, krom la signo de Jona. Kaj lasinte ilin, li foriris.

5 Kaj la disĉiploj, transirinte al la alia bordo, forgesis preni
panojn. 6 Sed Jesuo diris al ili: Zorgu, kaj gardu vin kontraŭ la
fermentaĵo de la Fariseoj kaj Sadukeoj. 7 Kaj ili diskutis inter
si, dirante: Ĉar ni ne prenis panojn. 8 Sed Jesuo, eksciante
tion, diris: Kial vi diskutas inter vi, ho malgrandfiduloj, pro
tio, ke vi ne prenis panojn? 9 Ĉu vi ankoraŭ ne konscias, nek
memoras la kvin panojn de la kvin mil, kaj kiom da korboj vi
kolektis? 10 Nek la sep panojn de la kvar mil, kaj kiom da
korbegoj vi kolektis? 11 Kial vi ne komprenas, ke ne pri panoj mi
diris al vi: Gardu vin kontraŭ la fermentaĵo de la Fariseoj kaj
Sadukeoj? 12 Tiam ili ekkomprenis, ke li admonis ilin sin gardi
ne kontraŭ la fermentaĵo de panoj, sed kontraŭ la instruado de la
Fariseoj kaj Sadukeoj.

13 Kaj Jesuo, veninte en la regionojn de Cezarea Filipi, demandis
siajn disĉiplojn, dirante: Kiu, diras la homoj, ke mi, la Filo de
homo, estas? 14 Kaj ili diris: Laŭ iuj: Johano, la Baptisto; laŭ
aliaj: Elija; kaj laŭ aliaj: Jeremia, aŭ unu el la profetoj. 15
Li diris al ili: Sed vi, kiu vi diras, ke mi estas? 16 Kaj
responde Simon Petro diris: Vi estas la Kristo, la Filo de la
vivanta Dio. 17 Kaj Jesuo responde diris al li: Feliĉa vi estas,
Simon Bar-Jona; ĉar ne karno kaj sango tion malkaŝis al vi, sed
mia Patro, kiu estas en la ĉielo. 18 Kaj mi diras al vi, ke vi
estas Petro, kaj sur ĉi tiu roko mi konstruos mian eklezion; kaj
pordegoj de Hades ne superfortos ĝin. 19 Mi donos al vi la
ŝlosilojn de la regno de la ĉielo; kaj kion ajn vi ligos sur la
tero, tio estos ligita en la ĉielo; kaj kion ajn vi malligos sur
la tero, tio estos malligita en la ĉielo. 20 Tiam li admonis la
disĉiplojn, ke ili diru al neniu, ke li estas la Kristo.

21 De post tiu tempo Jesuo komencis montri al siaj disĉiploj, ke
li devas iri al Jerusalem, kaj multe suferi ĉe la pliaĝuloj kaj
ĉefpastroj kaj skribistoj, kaj esti mortigita, kaj la trian tagon
releviĝi. 22 Kaj Petro prenis lin, kaj komencis admoni lin,
dirante: Kompaton al vi, Sinjoro! tio ne estu al vi! 23 Sed
turninte sin, li diris al Petro: Iru malantaŭ min, Satano; vi
estas faligilo por mi, ĉar vi havas pensojn ne laŭ Dio, sed laŭ
homoj. 24 Tiam Jesuo diris al siaj disĉiploj: Se iu volas veni
post mi, li abnegaciu sin, kaj levu sian krucon, kaj sekvu min;
25 ĉar kiu volos savi sian animon, tiu ĝin perdos; kaj kiu perdos
sian animon pro mi, tiu ĝin trovos. 26 Ĉar kiel profitus homo, se
li gajnus la tutan mondon kaj perdus sian animon? Aŭ kion homo
donu interŝanĝe por sia animo? 27 Ĉar la Filo de homo venos en la
gloro de sia Patro kun siaj anĝeloj, kaj tiam li redonos al ĉiu
laŭ liaj faroj. 28 Vere mi diras al vi: Inter la ĉi tie starantaj
estas iuj, kiuj neniel gustumos morton, antaŭ ol ili vidos la
Filon de homo venantan en sia regno.

Sekva Ĉapitro →