↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Mateo

Ĉapitro 17

1 Kaj post ses tagoj Jesuo prenis kun si Petron, kaj Jakobon, kaj
Johanon, lian fraton, kaj kondukis ilin sur altan monton aparte;
2 kaj li estis aliformita antaŭ ili, kaj lia vizaĝo lumis kiel la
suno, kaj liaj vestoj fariĝis blankaj kiel la lumo. 3 Kaj jen
aperis al ili Moseo kaj Elija, parolantaj kun li. 4 Kaj Petro
responde diris al Jesuo: Sinjoro, estas bone por ni esti ĉi tie.
Se vi volas, mi faros ĉi tie tri laŭbojn: unu por vi, kaj unu por
Moseo, kaj unu por Elija. 5 Dum li ankoraŭ parolis, jen luma nubo
superombris ilin; kaj jen voĉo el la nubo, dirante: Ĉi tiu estas
Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron; aŭskultu lin. 6 Kaj
aŭdinte tion, la disĉiploj falis sur sian vizaĝon, kaj tre timis.
7 Kaj Jesuo alvenis kaj ektuŝis ilin, kaj diris: Leviĝu, kaj ne
timu. 8 Kaj levinte siajn okulojn, ili vidis neniun krom Jesuo
sola.

9 Kaj dum ili malsupreniris de la monto, Jesuo ordonis al ili,
dirante: Rakontu al neniu la vizion, ĝis la Filo de homo
releviĝos el la mortintoj. 10 Kaj liaj disĉiploj demandis lin,
dirante: Kial do diras la skribistoj, ke Elija devas veni antaŭe?
11 Kaj li responde diris: Vere Elija venas antaŭe, kaj restarigos
ĉion; 12 sed mi diras al vi, ke Elija jam venis, kaj oni ne konis
lin, sed faris al li ĉion, kion ili volis. Tiel ankaŭ la Filo de
homo estas suferonta sub ili. 13 Tiam la disĉiploj komprenis, ke
li parolis al ili pri Johano, la Baptisto.

14 Kaj kiam li venis al la homamaso, venis al li viro, genuante
antaŭ li, kaj dirante: 15 Sinjoro, kompatu mian filon, ĉar li
frenezas kaj forte suferas; ĉar ofte li falas en la fajron kaj
ofte en la akvon. 16 Kaj mi venigis lin al viaj disĉiploj, kaj
ili ne povis lin sanigi. 17 Kaj Jesuo responde diris: Ho senfida
kaj perversa generacio, ĝis kiam mi estos kun vi? ĝis kiam mi
toleros vin? venigu lin al mi ĉi tien. 18 Kaj Jesuo severe
admonis lin; kaj la demono eliris el li, kaj la knabo resaniĝis
en tiu sama horo. 19 Tiam la disĉiploj, veninte al Jesuo aparte,
diris: Pro kio ni ne povis elpeli ĝin? 20 Kaj li respondis al
ili: Pro la malgrandeco de via fido; ĉar vere mi diras al vi: Se
vi havas fidon, kiel semero de sinapo, vi diros al ĉi tiu monto:
Translokiĝu tien de ĉi tie, kaj ĝi translokiĝos; kaj nenio estos
neebla por vi. 21 Sed ĉi tiu speco ne eliras, krom per preĝado
kaj fastado.

22 Kaj kiam ili kolektiĝis en Galileo, Jesuo diris al ili: La
Filo de homo estos transdonita en la manojn de homoj; 23 kaj ili
mortigos lin, kaj la trian tagon li leviĝos. Kaj ili tre
malĝojis.

24 Kaj kiam ili venis en Kapernaumon, venis al Petro la
ricevistoj de la du draĥmoj, kaj diris: Ĉu via majstro pagas la
du draĥmojn? 25 Li respondis: Jes. Kaj kiam li venis en la domon,
Jesuo unue parolis al li, dirante: Kiel ŝajnas al vi, Simon? de
kiuj prenas la reĝoj de la tero imposton aŭ tributon? de siaj
filoj aŭ de la fremduloj? 26 Kaj kiam li diris: De la fremduloj;
Jesuo diris: Sekve la filoj estas liberaj. 27 Sed, por ke ni ne
ofendu ilin, iru al la maro kaj ĵetu hoketon, kaj prenu la fiŝon
unue venintan, kaj malferminte ĝian buŝon, vi trovos stateron.
Prenu ĝin, kaj donu al ili por mi kaj vi.

Sekva Ĉapitro →