↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Mateo

Ĉapitro 15

1 Tiam alvenis al Jesuo el Jerusalem Fariseoj kaj skribistoj,
dirante: 2 Kial viaj disĉiploj transpaŝas la tradicion de la
antaŭuloj? ĉar ili ne lavas siajn manojn, kiam ili manĝas panon.
3 Kaj li responde diris al ili: Kial vi ankaŭ transpaŝas la
ordonon de Dio per via tradicio? 4 Ĉar Dio diris: Respektu vian
patron kaj vian patrinon; kaj: Kiu malbenas sian patron aŭ sian
patrinon, tiu nepre mortu. 5 Sed vi diras: Se iu diros al sia
patro aŭ al sia patrino: Oferdono estu tio, per kio vi povus
profiti de mi, 6 tiu ne devas respekti sian patron aŭ sian
patrinon. Kaj vi vantigis la vorton de Dio per via tradicio. 7 Ho
hipokrituloj, bone profetis Jesaja pri vi, dirante:

8    Ĉi tiu popolo honoras Min per siaj lipoj,
     Sed ilia koro estas malproksime de Mi.
9    Sed vane ili Min adoras,
     Instruante kiel doktrinojn ordonojn de homoj.

10 Kaj alvokinte al si la homamason, li diris al ili: Aŭskultu
kaj komprenu: 11 Ne tio, kio eniras en la buŝon, profanas la
homon; sed kio eliras el la buŝo, tio profanas la homon. 12 Tiam
veninte, la disĉiploj diris al li: Ĉu vi scias, ke la Fariseoj
ofendiĝis, kiam ili aŭdis tiun diron? 13 Sed li responde diris:
Ĉiu kreskaĵo, kiun mia ĉiela Patro ne plantis, estos
elradikigita. 14 Lasu ilin; ili estas blindaj kondukantoj de
blinduloj. Kaj se blindulo kondukos blindulon, ambaŭ falos en
fosaĵon. 15 Kaj Petro responde diris al li: Klarigu al ni tiun
parabolon. 16 Kaj li diris: Ĉu vi ankaŭ estas eĉ ankoraŭ sen
kompreno? 17 Ĉu vi ne konscias, ke ĉio, eniranta en la buŝon,
pasas en la ventron kaj estas elĵetata en apartan lokon? 18 Sed
tio, kio eliras el la buŝo, elvenas el la koro, kaj profanas la
homon. 19 Ĉar el la koro eliras malvirtaj pensoj, mortigoj,
adultoj, malĉastaĵoj, ŝteloj, falsatestoj, blasfemoj: 20 jen tio,
kio profanas la homon, sed manĝi kun manoj nelavitaj ne profanas
la homon.

21 Kaj elirinte de tie, Jesuo foriris en la regionojn apud Tiro
kaj Cidon. 22 Kaj jen virino Kanaana, veninte el tiuj limlandoj,
kriis, dirante: Ho Sinjoro, filo de David, kompatu min; mia
filino estas terure turmentata de demono. 23 Sed li ne respondis
al ŝi eĉ unu vorton. Kaj alveninte, liaj disĉiploj petis lin,
dirante: Forsendu ŝin, ĉar ŝi krias post ni. 24 Kaj li responde
diris: Mi ne estas sendita, krom al la perditaj ŝafoj el la domo
de Izrael. 25 Sed ŝi venis kaj adorkliniĝis al li, dirante:
Sinjoro, helpu min. 26 Sed li responde diris: Ne decas preni la
panon de la infanoj kaj ĵeti ĝin al la hundetoj. 27 Sed ŝi diris:
Jes, Sinjoro; ĉar eĉ la hundetoj manĝas el la panpecetoj, kiuj
falas de la tablo de iliaj sinjoroj. 28 Tiam responde Jesuo diris
al ŝi: Ho virino, granda estas via fido; estu al vi, kiel vi
volas. Kaj ŝia filino estis sanigita de post tiu horo.

29 Kaj transirinte de tie, Jesuo venis apud la maron de Galileo;
kaj suprenirinte sur la monton, li sidiĝis tie. 30 Kaj alvenis al
li grandaj homamasoj, havante kun si homojn lamajn, blindajn,
mutajn, kriplajn, kun multaj aliaj, kaj metis ilin apud liajn
piedojn; kaj li sanigis ilin; 31 tiel ke la homamaso miris,
vidante mutulojn parolantaj, kriplulojn sanaj, kaj lamulojn
piedirantaj, kaj blindulojn vidantaj; kaj ili gloris la Dion de
Izrael.

32 Kaj Jesuo, alvokinte al si siajn disĉiplojn, diris: Mi
kortuŝiĝas pro la homamaso, ĉar jam tri tagojn ili restas ĉe mi,
kaj nenion havas manĝi; kaj mi ne volas forsendi ilin fastantaj,
por ke ili ne laciĝu sur la vojo. 33 Kaj la disĉiploj diris al
li: De kie ni povas ricevi en la dezerto tiom da panoj, por
satigi tiom da homoj? 34 Kaj Jesuo diris al ili: Kiom da panoj vi
havas? Kaj ili diris: Sep, kaj kelkajn malgrandajn fiŝojn. 35 Kaj
li ordonis al la homamaso sidiĝi sur la tero; 36 kaj li prenis la
sep panojn kaj la fiŝojn; kaj doninte dankon, li dispecigis ilin,
kaj donis al la disĉiploj, kaj la disĉiploj al la homamasoj. 37
Kaj ĉiuj manĝis kaj satiĝis; kaj oni kolektis da postrestintaj
fragmentoj sep korbegojn plenajn. 38 Kaj la manĝantoj estis kvar
mil viroj, krom virinoj kaj infanoj. 39 Kaj forsendinte la
homamasojn, li eniris en la ŝipeton, kaj venis en la regionojn de
Magadan.

Sekva Ĉapitro →