↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Mateo

Ĉapitro 14

1 En tiu tempo la tetrarĥo Herodo aŭdis la famon pri Jesuo, 2 kaj
diris al siaj servantoj: Tiu estas Johano, la Baptisto; li
leviĝis el la mortintoj, kaj tial tiuj potencaĵoj energias en li.
3 Ĉar Herodo jam arestis Johanon kaj ligis lin kaj metis lin en
malliberejon pro Herodias, kiu estis edzino de lia frato Filipo.
4 Ĉar Johano diris al li: Ne decas, ke vi havu ŝin. 5 Kaj
dezirante mortigi lin, li timis la popolon, ĉar oni opiniis lin
profeto. 6 Sed kiam venis la naskotaga festo de Herodo, la filino
de Herodias dancis en la mezo, kaj plaĉis al Herodo. 7 Tiam li
ĵure promesis doni al ŝi ion ajn, kion ŝi petos. 8 Kaj ŝi,
instigite de sia patrino, diris: Donu al mi ĉi tie sur plado la
kapon de Johano, la Baptisto. 9 Kaj la reĝo malĝojis; tamen pro
siaj ĵuroj kaj pro la kunmanĝantoj li ordonis doni ĝin; 10 kaj
sendinte, li senkapigis Johanon en la malliberejo. 11 Kaj oni
alportis lian kapon sur plado, kaj donis ĝin al la knabino, kaj
ŝi alportis ĝin al sia patrino. 12 Kaj liaj disĉiploj venis kaj
forportis la korpon kaj enterigis ĝin, kaj ili iris kaj rakontis
tion al Jesuo.

13 Kaj Jesuo, aŭdinte, foriris de tie en ŝipeto al dezerta loko
aparte; kaj la homamasoj, aŭdinte, sekvis lin, piedirante el la
urboj. 14 Kaj li elvenis, kaj vidis grandan homamason, kaj li
kortuŝiĝis pri ili, kaj sanigis iliajn malsanulojn. 15 Kaj kiam
venis la vespero, liaj disĉiploj venis al li, dirante: La loko
estas dezerta, kaj la horo jam pasis; forsendu la homamason, por
ke ili iru en la vilaĝojn kaj aĉetu por si manĝaĵon. 16 Sed Jesuo
diris al ili: Ili ne bezonas foriri; vi donu al ili manĝi. 17 Kaj
ili diris al li: Ni nenion havas ĉi tie, krom kvin panoj kaj du
fiŝoj. 18 Kaj li diris: Alportu ilin ĉi tien al mi. 19 Kaj li
ordonis al la homamasoj sidiĝi sur la herbo; kaj li prenis la
kvin panojn kaj la du fiŝojn, kaj suprenrigardinte al la ĉielo,
li benis kaj dispecigis la panojn, kaj donis al la disĉiploj, kaj
la disĉiploj al la homamasoj. 20 Kaj ĉiuj manĝis kaj satiĝis; kaj
oni kolektis da postrestintaj fragmentoj dek du plenajn korbojn.
21 Kaj la manĝantoj estis ĉirkaŭ kvin mil viroj, krom virinoj kaj
infanoj.

22 Kaj tuj li devigis la disĉiplojn eniri en la ŝipeton kaj iri
antaŭ li al la alia bordo, ĝis li forsendos la homamason. 23 Kaj
forsendinte la homamason, li supreniris sur la monton sola, por
preĝi; kaj kiam vesperiĝis, li estis tie sola. 24 Sed la ŝipeto
jam estis meze de la maro, turmentata de la ondoj; ĉar la vento
estis kontraŭa. 25 Kaj en la kvara gardoparto de la nokto li
venis al ili, irante sur la maro. 26 Sed la disĉiploj, vidante
lin iranta sur la maro, maltrankviliĝis, dirante: Jen fantomo;
kaj ili ekkriis pro timo. 27 Sed tuj Jesuo parolis al ili,
dirante: Kuraĝu; ĝi estas mi; ne timu. 28 Kaj responde al li
Petro diris: Sinjoro, se ĝi estas vi, ordonu min veni al vi sur
la akvo. 29 Kaj li diris: Venu. Kaj Petro, malsuprenirinte el la
ŝipeto, iris sur la akvo, por veni al Jesuo. 30 Sed vidante la
venton, li timis, kaj komencante subakviĝi, li ekkriis, dirante:
Sinjoro, savu min. 31 Kaj tuj Jesuo etendis la manon kaj ektenis
lin, dirante al li: Ho malgrandfidulo, kial vi dubis? 32 Kaj kiam
ili supreniris en la ŝipeton, la vento ĉesiĝis. 33 Kaj tiuj, kiuj
estis en la ŝipeto, adorkliniĝis al li, dirante: Vere vi estas
Filo de Dio.

34 Kaj transirinte, ili alvenis teren ĉe Genesaret. 35 Kaj kiam
la viroj de tiu loko ekkonis lin, ili sendis en la tutan
ĉirkaŭaĵon, kaj venigis al li ĉiujn malsanulojn; 36 kaj ili petis
lin, ke ili nur tuŝu la randon de lia mantelo; kaj ĉiuj, kiuj
tuŝis, estis tute resanigitaj.

Sekva Ĉapitro →