↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Mateo

Ĉapitro 13

1 En tiu tago Jesuo eliris el la domo kaj sidiĝis apud la maro. 2
Kaj kolektiĝis al li grandaj homamasoj, tiel ke li eniris en
ŝipeton, kaj sidis; kaj la tuta homamaso staris sur la marbordo.
3 Kaj li multe parolis al ili per paraboloj, dirante: Jen semisto
eliris, por semi; 4 kaj dum li semis, iuj semoj falis apud la
vojo, kaj la birdoj venis kaj formanĝis ilin; 5 kaj aliaj falis
sur ŝtonajn lokojn, kie ili ne havis multe da tero; kaj tuj ili
ekkreskis, ĉar ili ne havis profundecon de tero; 6 kaj kiam la
suno leviĝis, ili brulsekiĝis, kaj ĉar ili ne havis radikon, ili
forvelkis. 7 Kaj aliaj falis inter dornojn, kaj la dornoj kreskis
kaj sufokis ilin; 8 kaj aliaj falis sur la bonan teron, kaj donis
frukton, jen centoble, jen sesdekoble, jen tridekoble. 9 Kiu
havas orelojn, tiu aŭdu.

10 Kaj la disĉiploj venis, kaj diris al li: Kial vi parolas al
ili per paraboloj? 11 Kaj li respondis kaj diris al ili: Al vi
estas donite scii la misterojn de la regno de la ĉielo, sed al
ili ne estas donite. 12 Ĉar kiu ajn havas, al tiu estos donite,
kaj li havos abundon; sed kiu ajn ne havas, for de tiu estos
prenita eĉ tio, kion li havas. 13 Tial mi parolas al ili per
paraboloj; ĉar vidante, ili ne rimarkas, kaj aŭdante, ili ne
aŭdas nek komprenas. 14 Kaj por ili plenumiĝis tiu profetaĵo de
Jesaja, kiu diras:

     Aŭdante, vi aŭdos, sed ne komprenos;
     Kaj vidante, vi vidos, sed ne rimarkos;
15   Ĉar la koro de tiu popolo grasiĝis,
     Kaj iliaj oreloj aŭdas malklare,
     Kaj siajn okulojn ili fermis;
     Por ke ili ne vidu per siaj okuloj,
     Kaj ne aŭdu per siaj oreloj,
     Kaj ne komprenu per sia koro,
     Kaj ne rekonvertiĝu,
     Kaj ke Mi ne sanigu ilin.

16 Sed feliĉaj estas viaj okuloj, ĉar ili vidas; kaj viaj oreloj,
ĉar ili aŭdas. 17 Vere mi diras al vi, ke multaj profetoj kaj
justuloj deziris vidi tion, kion vi vidas, sed ili ne vidis; kaj
aŭdi tion, kion vi aŭdas, sed ili ne aŭdis. 18 Vi do aŭdu la
parabolon de la semisto. 19 Kiam iu aŭdas la vorton de la regno
kaj ne komprenas ĝin, tiam venas la malbonulo, kaj forprenas
tion, kio estas semita en lia koro. Ĉi tiu estas la ricevinta
semon apud la vojo. 20 Kaj tiu, kiu ricevis semon sur la ŝtonaj
lokoj, estas tiu, kiu aŭdas la vorton kaj tuj kun ĝojo akceptas
ĝin; 21 sed li ne havas radikon en si, sed restas nur portempe,
kaj kiam venas sufero aŭ persekuto pro la vorto, tuj li
falpuŝiĝas. 22 Kaj kiu ricevis semon inter la dornoj, estas tiu,
kiu aŭdas la vorton; sed la zorgoj de la mondo kaj la trompo de
riĉo sufokas la vorton, kaj li fariĝas senfrukta. 23 Kaj kiu
ricevis semon sur la bona tero, estas tiu, kiu aŭdas la vorton
kaj komprenas ĝin; kaj tiu ja portas frukton, kaj donas, jen
centoble, jen sesdekoble, jen tridekoble.

24 Alian parabolon li proponis al ili, dirante: La regno de la
ĉielo similas al homo, kiu semis bonan semon en sia kampo; 25 sed
dum homoj dormis, lia malamiko venis kaj semis lolon meze de la
tritiko, kaj foriris. 26 Kaj kiam la trunketo kreskis kaj donis
frukton, tiam aperis ankaŭ la lolo. 27 Kaj la sklavoj de la
dommastro venis, kaj diris al li: Sinjoro, ĉu vi ne semis bonan
semon en via kampo? De kie do ĝi havas lolon? 28 Kaj li diris al
ili: Iu malamiko faris tion. Kaj la sklavoj diris al li: Ĉu vi do
volas, ke ni iru kaj kolektu ĝin? 29 Sed li diris: Ne; por ke,
kolektante la lolon, vi ne elradikigu ankaŭ la tritikon. 30 Lasu
al ambaŭ kreski kune ĝis la rikolto; kaj en la tempo de la
rikolto mi diros al la rikoltistoj: Kolektu unue la lolon, kaj
ligu ĝin en faskojn, por bruligi ĝin; sed kolektu la tritikon en
mian grenejon.

31 Alian parabolon li proponis al ili, dirante: La regno de la
ĉielo similas al sinapa semeto, kiun viro prenis kaj semis en sia
kampo; 32 ĝi vere estas pli malgranda ol ĉiuj semoj, sed
kreskinte, ĝi estas pli granda ol la legomoj, kaj fariĝas arbo,
tiel ke venas la birdoj de la ĉielo kaj loĝas en ĝiaj branĉoj.

33 Alian parabolon li parolis al ili: La regno de la ĉielo
similas al fermentaĵo, kiun virino prenis kaj kaŝis en tri
mezurojn da faruno, ĝis la tuto fermentis.

34 Ĉion tion parolis Jesuo per paraboloj al la homamasoj, kaj sen
parabolo li parolis nenion al ili; 35 por ke plenumiĝu tio, kio
estis dirita per la profeto, nome:

     Mi malfermos per sentenco mian buŝon;
     Mi eldiros enigmojn el tempo antikva.

36 Tiam forsendinte la homamasojn, li venis en la domon; kaj liaj
disĉiploj venis al li, dirante: Klarigu al ni la parabolon pri la
lolo de la kampo. 37 Kaj responde li diris: Tiu, kiu semas la
bonan semon, estas la Filo de homo; 38 kaj la kampo estas la
mondo; kaj la bonaj semoj estas la filoj de la regno; kaj la lolo
estas la filoj de la malbonulo; 39 kaj la malamiko, kiu ilin
semis, estas la diablo; kaj la rikolto estas la fino de la
mondaĝo; kaj la rikoltistoj estas anĝeloj. 40 Kiel do la lolo
estas kolektita kaj bruligita per fajro, tiel estos ĉe la fino de
la mondaĝo. 41 La Filo de homo elsendos siajn anĝelojn, kaj ili
kolektos el lia regno ĉiun falpuŝilon, kaj ĉiujn, kiuj faras
maljustecon, 42 kaj ĵetos ilin en la fornon de fajro; tie estos
la plorado kaj la grincado de dentoj. 43 Tiam la justuloj brilos
kiel la suno en la regno de sia Patro. Kiu havas orelojn, tiu
aŭdu.

44 La regno de la ĉielo similas al kaŝita en kampo trezoro, kiun
viro trovis kaj kaŝis, kaj pro ĝojo li iras kaj vendas ĉion, kion
li posedas, kaj aĉetas tiun kampon.

45 Cetere, la regno de la ĉielo similas al komercisto, serĉanta
belajn perlojn; 46 kaj trovinte unu multevaloran perlon, li iris
kaj vendis ĉion, kion li posedis, kaj aĉetis ĝin.

47 Plue, la regno de la ĉielo similas al reto, kiu estis ĵetita
en la maron kaj kolektis el ĉiu speco, 48 kaj kiun, kiam ĝi
pleniĝis, oni suprentiris al la marbordo; kaj sidiĝinte, ili
kolektis la bonajn en ujojn, sed la malbonajn ili ĵetis eksteren.
49 Tiel estos en la fino de la mondaĝo: la anĝeloj eliros, kaj
apartigos la malbonulojn el inter la justuloj, 50 kaj ĵetos ilin
en la fornon de fajro; tie estos la plorado kaj la grincado de
dentoj.

51 Ĉu vi komprenis ĉion tion? Ili diris al li: Jes. 52 Kaj li
diris al ili: Tial ĉiu skribisto, disĉipligita en la regnon de la
ĉielo, similas al dommastro, kiu elportas el sia trezorejo
objektojn novajn kaj malnovajn.

53 Kaj kiam Jesuo finis tiujn parabolojn, li foriris de tie. 54
Kaj veninte en sian patrujon, li instruis ilin en ilia sinagogo,
tiel ke ili miris, kaj diris: De kie ĉi tiu viro havas tian
saĝecon kaj la potencaĵojn? 55 Ĉu ĉi tiu ne estas la filo de la
ĉarpentisto? ĉu lia patrino ne estas nomata Maria? kaj liaj
fratoj Jakobo kaj Joses kaj Simon kaj Judas? 56 Kaj ĉu liaj
fratinoj ne estas ĉiuj ĉe ni? De kie do li ĉion tion havas? 57
Kaj ili ofendiĝis pro li. Sed Jesuo diris al ili: Profeto ne
estas sen honoro, krom en sia patrujo kaj en sia domo. 58 Kaj pro
ilia nekredemo li faris tie ne multajn potencaĵojn.

Sekva Ĉapitro →