↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Mateo

Ĉapitro 12

1 En tiu tempo Jesuo iris en sabato tra la grenkampoj, kaj liaj
disĉiploj malsatis, kaj komencis deŝiri spikojn, kaj manĝi. 2 Sed
la Fariseoj, vidinte, diris al li: Jen viaj disĉiploj faras tion,
kio ne estas permesata en sabato. 3 Sed li diris al ili: Ĉu vi ne
legis, kion faris David, kiam malsatis li kaj liaj kunuloj? 4 ke
li eniris en la domon de Dio, kaj manĝis la panojn de propono,
kiujn manĝi ne estis permesate al li, nek al liaj kunuloj, sed
nur al la pastroj? 5 Kaj ĉu vi ne legis en la leĝo, kiel en
sabato la pastroj en la templo profanas la sabaton kaj estas
senkulpaj? 6 Sed mi diras al vi, ke alestas ĉi tie io pli granda
ol la templo. 7 Sed se vi komprenus, kion signifas ĉi tio: Mi
deziras bonfaradon, sed ne oferon; vi ne kondamnus la senkulpajn.
8 Ĉar la Filo de homo estas sinjoro de la sabato.

9 Kaj li foriris de tie, kaj eniris en ilian sinagogon; 10 kaj
jen viro, havanta manon velkintan. Kaj oni demandis al li,
dirante: Ĉu estas permesate sanigi en sabato? por ke ili povu lin
akuzi. 11 Kaj li diris al ili: Kiu el vi, havanta unu ŝafon, se
ĝi falos en fosaĵon en sabato, ne ekprenos kaj levos ĝin? 12 Kiom
do viro superas ŝafon! Tial estas permesate bonfari en sabato. 13
Tiam li diris al la viro: Etendu vian manon. Kaj ĉi tiu etendis
ĝin, kaj ĝi tute resaniĝis kiel la alia. 14 Sed la Fariseoj
eliris, kaj konsiliĝis kontraŭ li, kiamaniere lin pereigi. 15 Kaj
Jesuo, eksciante, foriris de tie, kaj multaj lin sekvis; kaj li
sanigis ilin ĉiujn, 16 kaj admonis ilin, ke ili ne konatigu lin;
17 por ke plenumiĝu tio, kio estis dirita per la profeto Jesaja,
nome:

18   Jen estas Mia servanto, kiun Mi elektis,
     Mia amata, en kiu Mia animo havas plezuron.
     Mi metos Mian Spiriton sur lin;
     Kaj li proklamos justecon al la nacioj.
19   Li ne disputados, nek laŭte krios;
     Kaj oni ne aŭdos sur la stratoj lian voĉon.
20   Kanon rompetitan li ne rompos,
     Kaj meĉon senfajriĝantan li ne estingos,
     Ĝis li elsendos juĝon por venko.
21   Kaj al lia nomo esperos la nacioj.

22 Tiam oni kondukis al li demonhavanton, blindan kaj mutan; kaj
li sanigis lin, tiel ke la mutulo parolis kaj vidis. 23 Kaj miris
ĉiuj homamasoj, kaj diris: Ĉu ĉi tiu estas la filo de David? 24
Sed la Fariseoj, aŭdinte, diris: Ĉi tiu ne elpelas demonojn krom
per Baal-Zebub, estro de la demonoj. 25 Kaj sciante iliajn
pensojn, li diris al ili: Ĉiu regno dividita kontraŭ si
dezertiĝas, kaj ĉiu urbo aŭ domo dividita kontraŭ si ne starados;
26 kaj se Satano elpelas Satanon, li estas dividita kontraŭ si;
kiel do staros lia regno? 27 Kaj se mi per Baal-Zebub elpelas
demonojn, per kiu viaj filoj elpelas ilin? tial ili estos viaj
juĝantoj. 28 Sed se mi per la Spirito de Dio elpelas demonojn,
tiam la regno de Dio estas veninta sur vin. 29 Kaj kiel oni povas
eniri en la domon de la fortulo kaj trarabi liajn posedaĵojn, se
unue li ne ligos la fortulon? kaj poste li trarabos lian domon.
30 Kiu ne estas kun mi, tiu estas kontraŭ mi; kaj kiu ne kolektas
kun mi, tiu disĵetas. 31 Tial mi diras al vi: Ĉia peko kaj ĉia
blasfemo estos pardonita el homoj; sed la blasfemo kontraŭ la
Spirito ne estos pardonita. 32 Kaj al iu, kiu parolos vorton
kontraŭ la Filo de homo, tio estos pardonita; sed al iu, kiu
parolos kontraŭ la Sankta Spirito, tio ne estos pardonita en ĉi
tiu mondo, nek en la venonta. 33 Aŭ faru la arbon bona kaj ĝian
frukton bona, aŭ faru la arbon malbona kaj ĝian frukton malbona;
ĉar la arbo estas konata per la frukto. 34 Ho vipuridoj! kiel vi
povas paroli bonaĵojn, estante malbonaj? ĉar el la abundo de la
koro la buŝo parolas. 35 La bona homo el sia bona trezoro elmetas
bonaĵojn; kaj la malbona homo el sia malbona trezoro elmetas
malbonaĵojn. 36 Kaj mi diras al vi, ke pro ĉiu senutila vorto,
kiun homoj parolos, ili donos respondon en la tago de juĝado. 37
Ĉar laŭ viaj vortoj vi estos pravigitaj, kaj laŭ viaj vortoj vi
estos kondamnitaj.

38 Tiam iuj el la skribistoj kaj Fariseoj respondis al li,
dirante: Majstro, ni deziras vidi signon de vi. 39 Sed li
respondis kaj diris al ili: Malbona kaj adultema generacio serĉas
signon; kaj neniu signo estos donita al ĝi krom la signo de la
profeto Jona; 40 ĉar kiel Jona estis tri tagojn kaj tri noktojn
en la ventro de la marmonstro, tiel la Filo de homo estos tri
tagojn kaj tri noktojn en la koro de la tero. 41 Viroj Nineveanoj
staros en la juĝado kun ĉi tiu generacio, kaj kondamnos ĝin; ĉar
ili pentis pro la predikado de Jona; kaj jen iu pli granda ol
Jona estas ĉi tie. 42 La reĝino de la sudo leviĝos en la juĝado
kun ĉi tiu generacio, kaj kondamnos ĝin; ĉar ŝi venis el la finoj
de la tero, por aŭskulti la saĝon de Salomono; kaj jen iu pli
granda ol Salomono estas ĉi tie. 43 Sed kiam la malpura spirito
eliras el homo, ĝi trairas tra senakvaj lokoj, serĉante ripozon,
sed ne trovas ĝin. 44 Tiam ĝi diras: Mi reiros al mia domo, el
kie mi eliris. Kaj alveninte, ĝi trovas ĝin vakanta, balaita, kaj
ornamita. 45 Tiam ĝi iras, kaj kunprenas al si sep aliajn
spiritojn pli malbonajn ol ĝi mem, kaj ili eniras kaj loĝas tie;
kaj la fina stato de tiu homo fariĝas pli malbona, ol la unua.
Tiel estos ankaŭ al ĉi tiu malbona generacio.

46 Dum li ankoraŭ parolis al la homamasoj, jen lia patrino kaj
liaj fratoj staris ekstere, dezirantaj paroli kun li. 47 Kaj iu
diris al li: Jen via patrino kaj viaj fratoj staras ekstere,
dezirantaj paroli kun vi. 48 Sed li responde diris al tiu, kiu
parolis al li: Kiu estas mia patrino? kaj kiuj estas miaj fratoj?
49 Kaj etendinte la manon al siaj disĉiploj, li diris: Jen mia
patrino kaj miaj fratoj! 50 Ĉar kiu ajn faros la volon de mia
Patro, kiu estas en la ĉielo, tiu estas mia frato kaj mia fratino
kaj mia patrino.

Sekva Ĉapitro →