↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Mateo

Ĉapitro 6

1 Gardu vin, ke vi ne faru vian justaĵon antaŭ homoj, por esti
alrigardataj de ili; alie vi ne havas rekompencon ĉe via Patro,
kiu estas en la ĉielo.

2 Tial, kiam vi donos almozon, ne sonigu trumpeton antaŭ vi, kiel
faras la hipokrituloj en la sinagogoj kaj sur la stratoj, por
havi gloron ĉe homoj. Vere mi diras al vi: Ili jam ricevas sian
rekompencon. 3 Sed kiam vi donas almozon, ne lasu vian
maldekstran manon scii, kion faras via dekstra; 4 por ke via
almozo estu en sekreto; kaj via Patro, kiu vidas en sekreto, vin
rekompencos.

5 Kaj kiam vi preĝas, ne estu kiel la hipokrituloj; ĉar ili amas
preĝi, starante en la sinagogoj kaj ĉe la anguloj de la stratoj,
por montri sin al homoj. Vere mi diras al vi: Ili jam ricevas
sian rekompencon. 6 Sed vi, kiam vi preĝas, eniru en vian
ĉambreton, kaj ŝlosinte vian pordon, preĝu al via Patro, kiu
estas en sekreto; kaj via Patro, kiu vidas en sekreto, vin
rekompencos. 7 Kaj dum via preĝado ne vante ripetadu, kiel la
nacianoj; ĉar ili supozas, ke ili estos aŭskultitaj pro sia
multvorteco. 8 Ne estu similaj al ili; ĉar via Patro scias, kion
vi bezonas, antaŭ ol vi petas de Li. 9 Vi do preĝu jene: Patro
nia, kiu estas en la ĉielo, Via nomo estu sanktigita. 10 Venu Via
regno, plenumiĝu Via volo, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la
tero. 11 Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ. 12 Kaj pardonu al
ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj. 13
Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono. 14
Ĉar se vi pardonas al homoj iliajn kulpojn, via Patro ĉiela ankaŭ
pardonos al vi. 15 Sed se vi ne pardonas al homoj iliajn kulpojn,
via Patro ankaŭ ne pardonos viajn kulpojn.

16 Kaj kiam vi fastas, ne estu kiel la hipokrituloj, kun malĝoja
mieno; ĉar ili malbeligas sian vizaĝon, por ke al homoj ili ŝajnu
fasti. Vere mi diras al vi: Ili jam ricevas sian rekompencon. 17
Sed fastante, vi oleu vian kapon kaj lavu vian vizaĝon; 18 por ke
vi ne al homoj ŝajnu fasti, sed al via Patro en sekreto; kaj via
Patro, kiu vidas en sekreto, vin rekompencos.

19 Ne provizu al vi trezorojn sur la tero, kie tineo kaj rusto
konsumas, kaj kie ŝtelistoj trafosas kaj ŝtelas; 20 sed provizu
al vi trezorojn en la ĉielo, kie nek tineo nek rusto konsumas,
kaj kie ŝtelistoj nek trafosas nek ŝtelas; 21 ĉar kie estas via
trezoro, tie estos ankaŭ via koro. 22 La lampo de la korpo estas
la okulo; se do via okulo estas sendifekta, via tuta korpo estos
luma. 23 Sed se via okulo estas malbona, via tuta korpo estos
malluma. Se do la lumo en vi estas mallumo, kiel densa estas la
mallumo! 24 Neniu povas esti sklavo por du sinjoroj; ĉar aŭ li
malamos unu kaj amos la alian, aŭ li aliĝos al unu kaj malestimos
la alian. Vi ne povas servi al Dio kaj al Mamono! 25 Tial mi
diras al vi: Ne zorgu pri via vivo, kion vi manĝu, aŭ kion vi
trinku; nek pri via korpo, kion vi surmetu. Ĉu la vivo ne estas
pli ol nutraĵo, kaj la korpo pli ol vestaĵo? 26 Rigardu la
birdojn de la ĉielo, ke ili ne semas, nek rikoltas, nek kolektas
en grenejojn, kaj via Patro ĉiela ilin nutras. Ĉu vi ne multe pli
valoras ol ili? 27 Kaj kiu el vi per zorgado povas aldoni unu
ulnon al sia staturo? 28 Kaj kial vi zorgas pri vestaĵo? Pripensu
la liliojn de la kampo, kiel ili kreskas; ili ne laboras, nek
ŝpinas; 29 tamen mi diras al vi, ke eĉ Salomono en sia tuta gloro
ne estis ornamita, kiel unu el ĉi tiuj. 30 Sed se Dio tiel vestas
la kampan herbaĵon, kiu ekzistas hodiaŭ, kaj morgaŭ estos ĵetata
en fornon, kiom pli certe Li vestos vin, ho malgrandfiduloj? 31
Tial ne zorgu, dirante: Kion ni manĝu? aŭ: Kion ni trinku? aŭ:
Kion ni surmetu? 32 Ĉar pri ĉio tio serĉas la nacianoj; ĉar via
Patro ĉiela scias, ke vi bezonas ĉion tion. 33 Sed celu unue Lian
regnon kaj Lian justecon, kaj ĉio tio estos aldonita al vi. 34
Tial ne zorgu pri la morgaŭa tago, ĉar la morgaŭa tago zorgos pri
si mem. Sufiĉa por la tago estas ĝia propra malbono.

Sekva Ĉapitro →