↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Mateo

Ĉapitro 5

1 Kaj vidinte la homamasojn, li supreniris sur la monton, kaj
kiam li sidiĝis, liaj disĉiploj venis al li; 2 kaj malferminte la
buŝon, li instruis ilin, dirante:

3 Feliĉaj estas la malriĉaj en spirito, ĉar ilia estas la regno
de la ĉielo.

4 Feliĉaj estas la plorantaj, ĉar ili konsoliĝos.

5 Feliĉaj estas la humilaj, ĉar ili heredos la teron.

6 Feliĉaj estas tiuj, kiuj malsatas kaj soifas justecon, ĉar ili
satiĝos.

7 Feliĉaj estas la kompatemaj, ĉar ili ricevos kompaton.

8 Feliĉaj estas la kore puraj, ĉar ili vidos Dion.

9 Feliĉaj estas la pacigantoj, ĉar filoj de Dio ili estos
nomataj.

10 Feliĉaj estas tiuj, kiuj estas persekutitaj pro justeco, ĉar
ilia estas la regno de la ĉielo. 11 Feliĉaj estas vi, kiam oni
vin riproĉos kaj persekutos kaj false vin kalumnios pro mi. 12
Ĝoju kaj raviĝu, ĉar via rekompenco estos granda en la ĉielo; ĉar
tiel oni persekutis la profetojn, kiuj estis antaŭ vi.

13 Vi estas la salo de la tero; sed se la salo sengustiĝis, per
kio ĝi estos salita? ĝi jam taŭgas por nenio, krom por esti
elĵetita kaj piedpremita de homoj. 14 Vi estas la lumo de la
mondo. Urbo starigita sur monto ne povas esti kaŝita. 15 Kiam oni
bruligas lampon, oni metas ĝin ne sub grenmezurilon, sed sur la
lampingon; kaj ĝi lumas sur ĉiujn, kiuj estas en la domo. 16 Tiel
same via lumo lumu antaŭ homoj, por ke ili vidu viajn bonajn
farojn, kaj gloru vian Patron, kiu estas en la ĉielo.

17 Ne pensu, ke mi venis, por detrui la leĝon aŭ la profetojn; mi
venis, ne por detrui, sed por plenumi. 18 Vere mi diras al vi:
Ĝis la ĉielo kaj la tero forpasos, nek unu joto nek unu streketo
forpasos de la leĝo, ĝis ĉio plenumiĝos. 19 Tial, kiu malobservos
unu el ĉi tiuj plej malgrandaj ordonoj kaj tiel instruos homojn,
tiu estos nomata la plej malgranda en la regno de la ĉielo; sed
kiu faros ilin kaj instruos, tiu estos nomata granda en la regno
de la ĉielo. 20 Ĉar mi diras al vi, ke se via justeco ne superos
la justecon de la skribistoj kaj la Fariseoj, vi tute ne eniros
en la regnon de la ĉielo.

21 Vi aŭdis, ke estas dirite al la antikvuloj: Ne mortigu, kaj
kiu mortigos, tiu estos en danĝero de juĝado; 22 sed mi diras al
vi, ke kiu koleras kontraŭ sia frato, tiu estos en danĝero de
juĝado; kaj kiu diros al sia frato: Raka, tiu estos en danĝero de
la sinedrio; kaj kiu diros: Malsaĝulo, tiu estos en danĝero de
Gehena de fajro. 23 Tial, se vi prezentas vian oferon ĉe la
altaro, kaj tie memoras, ke via frato havas ion kontraŭ vi, 24
lasu tie vian oferon antaŭ la altaro, kaj foriru, unue paciĝu kun
via frato, kaj poste venu kaj prezentu vian oferon. 25 Konsentu
rapide kun via kontraŭulo, dum vi estas kun li sur la vojo, por
ke la kontraŭulo ne transdonu vin al la juĝisto, kaj la juĝisto
al la subulo, kaj por ke vi ne estu ĵetita en malliberejon. 26
Vere mi diras al vi, ke vi neniel eliros el tie, ĝis vi pagos la
lastan kodranton.

27 Vi aŭdis, ke estas dirite: Ne adultu; 28 sed mi diras al vi,
ke ĉiu, kiu rigardas virinon, por deziri ŝin, jam adultis je ŝi
en sia koro. 29 Kaj se via dekstra okulo faligas vin, elŝiru kaj
forĵetu ĝin; ĉar estus pli bone por vi, se unu el viaj membroj
pereus, ol se via tuta korpo estus ĵetita en Gehenan. 30 Kaj se
via dekstra mano faligas vin, detranĉu kaj forĵetu ĝin; ĉar estus
pli bone por vi, se unu el viaj membroj pereus, ol se via tuta
korpo irus en Gehenan. 31 Estas ankaŭ dirite: Kiu forsendos sian
edzinon, tiu donu al ŝi eksedzigan leteron; 32 sed mi diras al
vi, ke ĉiu, kiu forsendas sian edzinon, krom pro malĉasteco, igas
ŝin adulti; kaj kiu edziĝos kun forsenditino, tiu adultas.

33 Plue, vi aŭdis, ke estas dirite al la antikvuloj: Ne rompu
ĵurojn, sed plenumu viajn ĵurojn antaŭ la Eternulo; 34 sed mi
diras al vi: Tute ne ĵuru; nek per la ĉielo, ĉar ĝi estas la
trono de Dio; 35 nek per la tero, ĉar ĝi estas la benketo de Liaj
piedoj; nek per Jerusalem, ĉar ĝi estas urbo de la granda Reĝo.
36 Nek ĵuru per via kapo, ĉar vi ne povas fari eĉ unu haron
blanka aŭ nigra. 37 Sed via parolo estu: Jes, jes, ne, ne; ĉio
ekster tio estas el malbono.

38 Vi aŭdis, ke estas dirite: Okulon pro okulo, kaj denton pro
dento; 39 sed mi diras al vi: Ne rezistu al malbono; sed al tiu,
kiu frapas vian dekstran vangon, turnu ankaŭ la alian. 40 Kaj se
iu deziras procesi kontraŭ vi, por forpreni vian tunikon, lasu
lin preni ankaŭ vian mantelon. 41 Kaj se iu devigas vin iri unu
mejlon, iru kun li du. 42 Donu al tiu, kiu petas de vi; kaj ne
deturnu vin de tiu, kiu deziras prunti de vi.

43 Vi aŭdis, ke estas dirite: Amu vian proksimulon, kaj malamu
vian malamikon; 44 sed mi diras al vi: Amu viajn malamikojn, kaj
preĝu por viaj persekutantoj; 45 por ke vi estu filoj de via
Patro, kiu estas en la ĉielo; ĉar Li levas Sian sunon sur la
malbonulojn kaj bonulojn, kaj sendas pluvon sur la justulojn kaj
la maljustulojn. 46 Ĉar se vi amas tiujn, kiuj amas vin, kian
rekompencon vi havas? ĉu ne tion saman faras eĉ la impostistoj?
47 Kaj se vi salutas nur sole viajn fratojn, kion ekstran vi
faras? ĉu ne tion saman faras eĉ la nacianoj? 48 Estu do
perfektaj, kiel ankaŭ via ĉiela Patro estas perfekta.

Sekva Ĉapitro →