↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Mateo

Ĉapitro 7

1 Ne juĝu, por ke vi ne estu juĝataj. 2 Ĉar per kia juĝo vi
juĝos, per tia vi estos juĝitaj; kaj per kia mezuro vi mezuros,
per tia oni mezuros al vi. 3 Kaj kial vi rigardas la lignereton
en la okulo de via frato, kaj ne pripensas la trabon en via
okulo? 4 Kiel vi diros al via frato: Lasu min eltiri la
lignereton el via okulo; kaj jen la trabo en via propra okulo? 5
Hipokritulo, eligu unue la trabon el via okulo, kaj tiam vi klare
vidos, por eltiri la lignereton el la okulo de via frato.

6 Ne donu sanktaĵon al la hundoj, nek ĵetu viajn perlojn antaŭ la
porkoj; por ke ili ne premu ilin sub la piedoj, nek poste, sin
turninte, disŝiru vin.

7 Petu, kaj estos donite al vi; serĉu, kaj vi trovos; frapu, kaj
estos malfermite al vi; 8 ĉar ĉiu petanto ricevas, kaj la
serĉanto trovas, kaj al la frapanto estos malfermite. 9 Plue, kiu
homo el vi, kies filo de li petos panon, donos al li ŝtonon; 10
aŭ se li petos fiŝon, donos al li serpenton? 11 Se do vi, estante
malbonaj, scias doni bonajn donacojn al viaj filoj, kiom pli
certe via Patro, kiu estas en la ĉielo, donos bonaĵojn al tiuj,
kiuj petas de Li? 12 Ĉion ajn do, kion vi deziras, ke la homoj
faru al vi, vi ankaŭ faru al ili; ĉar ĉi tio estas la leĝo kaj la
profetoj.

13 Eniru tra la mallarĝa pordo, ĉar larĝa estas la pordego kaj
vasta estas la vojo kondukanta al la pereo, kaj multaj tra ĝi
eniras. 14 Ĉar mallarĝa estas la pordo kaj malvastigita estas la
vojo kondukanta al la vivo, kaj malmultaj ĝin trovas.

15 Gardu vin kontraŭ la falsaj profetoj, kiuj venas al vi en
ŝafaj feloj, sed interne estas rabemaj lupoj. 16 Per iliaj
fruktoj vi konos ilin. Ĉu el dornarbetoj oni kolektas vinberojn,
aŭ el kardoj figojn? 17 Tiel ĉiu bona arbo donas bonajn fruktojn,
sed putra arbo donas malbonajn fruktojn. 18 Bona arbo ne povas
doni malbonajn fruktojn, nek putra arbo doni bonajn fruktojn. 19
Ĉiu arbo, kiu ne donas bonan frukton, estas dehakata kaj ĵetata
en fajron. 20 Tial per iliaj fruktoj vi konos ilin. 21 Ne ĉiu,
kiu diras al mi: Sinjoro, Sinjoro, eniros en la regnon de la
ĉielo; sed tiu, kiu plenumas la volon de mia Patro, kiu estas en
la ĉielo. 22 Multaj diros al mi en tiu tago: Sinjoro, Sinjoro, ĉu
ni ne profetis en via nomo, kaj en via nomo elpelis demonojn, kaj
en via nomo faris multajn potencaĵojn? 23 Kaj tiam mi konfesos al
ili: Mi neniam konis vin; foriĝu de mi, vi farantoj de
maljusteco. 24 Tial ĉiu, kiu aŭdas ĉi tiujn miajn parolojn kaj
plenumas ilin, estos komparata al saĝa viro, kiu konstruis sian
domon sur roko; 25 kaj falis pluvo, kaj venis inundoj, kaj blovis
ventoj, kaj albatis tiun domon, kaj ĝi ne falis; ĉar ĝi estis
fondita sur roko. 26 Kaj ĉiu, kiu aŭdas ĉi tiujn miajn parolojn
kaj ne plenumas ilin, estos komparata al viro malsaĝa, kiu
konstruis sian domon sur la sablo; 27 kaj falis pluvo, kaj venis
inundoj, kaj blovis ventoj, kaj sin ĵetis sur tiun domon, kaj ĝi
falis; kaj granda estis ĝia falo.

28 Kaj kiam Jesuo finis tiujn parolojn, la homamasoj miregis pri
lia instruado; 29 ĉar li instruis ilin, kiel havanta aŭtoritaton,
kaj ne kiel iliaj skribistoj.

Sekva Ĉapitro →