↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Mateo

Ĉapitro 4

1 Tiam Jesuo estis kondukita supren de la Spirito en la dezerton,
por esti tentata de la diablo. 2 Kaj fastinte kvardek tagojn kaj
kvardek noktojn, li poste malsatis. 3 Kaj la tentanto venis, kaj
diris al li: Se vi estas Filo de Dio, ordonu, ke tiuj ŝtonoj
fariĝu panoj. 4 Sed responde li diris: Estas skribite: Ne per la
pano sole vivas homo, sed per ĉiu vorto, kiu eliras el la buŝo de
Dio. 5 Poste la diablo portis lin en la sanktan urbon, kaj
starigis lin sur la tegmenta pinto de la templo, 6 kaj diris al
li: Se vi estas Filo de Dio, ĵetu vin malsupren, ĉar estas
skribite:

     Al Siaj anĝeloj Li ordonos pri vi,
     Kaj sur la manoj ili vin portos,
     Por ke vi ne falpuŝiĝu sur ŝtono per via piedo.

7 Jesuo diris al li: Ankaŭ estas skribite: Ne provu la Eternulon,
vian Dion. 8 Denove la diablo portis lin al monto tre alta, kaj
montris al li ĉiujn regnojn de la mondo kaj ilian gloron, 9 kaj
diris al li: Ĉion tion mi donos al vi, se vi faligos vin kaj
adorkliniĝos al mi. 10 Tiam Jesuo diris al li: Foriru, Satano!
ĉar estas skribite: Al la Eternulo, via Dio, vi adorkliniĝu, kaj
al Li sola vi servu. 11 Tiam la diablo forlasis lin, kaj jen
anĝeloj venis kaj servadis al li.

12 Kaj aŭdinte, ke Johano estas arestita, li foriris en Galileon;
13 kaj lasinte Nazareton, li venis al kaj loĝis en Kapernaum
apudmara, en la limoj de Zebulun kaj Naftali; 14 por ke plenumiĝu
tio, kio estis dirita per la profeto Jesaja, nome:

15   Lando de Zebulun kaj lando de Naftali,
     Laŭvoje de la maro, transe de Jordan,
     Galileo de la nacioj,
16   La popolo, sidanta en mallumo,
     Ekvidis grandan lumon,
     Kaj al homoj, sidantaj en lando de ombra morto, ekbrilis
          lumo.

17 De tiam Jesuo komencis prediki, kaj diri: Pentu, ĉar la regno
de la ĉielo alproksimiĝis.

18 Kaj piedirante apud la maro de Galileo, li vidis du fratojn,
Simonon, kiu estis nomata Petro, kaj Andreon, lian fraton,
ĵetantajn reton en la maron, ĉar ili estis fiŝkaptistoj. 19 Kaj
li diris al ili: Venu post mi, kaj mi faros vin kaptistoj de
homoj. 20 Kaj ili tuj forlasis la retojn, kaj sekvis lin. 21 Kaj
antaŭenirinte de tie, li vidis aliajn du fratojn, Jakobon, filon
de Zebedeo, kaj Johanon, lian fraton, en la ŝipeto kun ilia patro
Zebedeo, riparantajn siajn retojn; kaj li vokis ilin. 22 Kaj ili
tuj forlasis la ŝipeton kaj sian patron, kaj sekvis lin.

23 Kaj Jesuo trairis tra la tuta Galileo, instruante en iliaj
sinagogoj, kaj predikante la evangelion de la regno, kaj
kuracante ĉian malsanon kaj ĉian malfortaĵon inter la popolo. 24
Kaj lia famo disvastiĝis en la tuta Sirio; kaj oni alkondukis al
li ĉiujn malsanulojn, malfortigitajn de diversaj malsanoj kaj
turmentoj, demonhavantojn, epilepsiulojn, kaj paralizulojn, kaj
li resanigis ilin. 25 Kaj grandaj homamasoj lin sekvis el Galileo
kaj Dekapolis kaj Jerusalem kaj Judujo kaj el trans Jordan.

Sekva Ĉapitro →