↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Mateo

Ĉapitro 3

1 En tiuj tagoj venis Johano, la Baptisto, predikante en la
dezerto de Judujo, 2 kaj dirante: Pentu, ĉar alproksimiĝis la
regno de la ĉielo. 3 Ĉar li estas tiu, pri kiu estis dirite per
la profeto Jesaja:

     Voĉo de krianto en la dezerto:
     Pretigu la vojon de la Eternulo,
     Rektigu Liajn irejojn.

4 Kaj tiu Johano havis sian vestaĵon el kamelaj haroj, kaj ledan
zonon ĉirkaŭ siaj lumboj, kaj lia nutraĵo estis akridoj kaj
sovaĝa mielo. 5 Tiam eliris al li Jerusalem kaj la tuta Judujo
kaj la tuta ĉirkaŭaĵo de Jordan; 6 kaj ili estis baptitaj de li
en la rivero Jordan, konfesante siajn pekojn. 7 Kaj vidante
multajn el la Fariseoj kaj Sadukeoj venantajn al lia baptado, li
diris al ili: Ho vipuridoj! kiu vin avertis forkuri de la venonta
kolero? 8 Donu do fruktojn taŭgajn por pento; 9 kaj ne pensu diri
en vi: Ni havas Abrahamon kiel patron; ĉar mi diras al vi, ke Dio
povas el ĉi tiuj ŝtonoj starigi idojn al Abraham. 10 Kaj jam la
hakilo kuŝas ĉe la radiko de la arboj; tial ĉiu arbo, kiu ne
donas bonan frukton, estas dehakata, kaj ĵetata en fajron. 11 Mi
ja vin baptas per akvo por pento; sed tiu, kiu venas post mi,
estas pli potenca ol mi; liajn ŝuojn mi ne estas inda porti; li
vin baptos per la Sankta Spirito kaj per fajro; 12 lia ventumilo
estas en lia mano, kaj li elpurigos sian draŝejon, kaj li
kolektos sian tritikon en la grenejon; sed la grenventumaĵon li
bruligos per fajro neestingebla.

13 Tiam venis Jesuo el Galileo al Jordan al Johano, por esti
baptata de li. 14 Sed tiu lin malakceptis, dirante: Mi bezonas
esti baptata de vi, kaj ĉu vi venas al mi? 15 Sed Jesuo responde
diris al li: Lasu do, ĉar tiel decas al ni plenumi ĉian justecon.
Tiam li lasis lin. 16 Kaj Jesuo, baptite, supreniris tuj el la
akvo; kaj jen la ĉielo malfermiĝis, kaj li vidis la Spiriton de
Dio malsuprenirantan kiel kolombo, kaj venantan sur lin; 17 kaj
jen voĉo el la ĉielo, dirante: Ĉi tiu estas Mia Filo, la amata,
en kiu Mi havas plezuron.

Sekva Ĉapitro →