↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Mateo

Ĉapitro 2

1 Kaj kiam Jesuo estis naskita en Bet-Leĥem de Judujo en la tempo
de la reĝo Herodo, jen saĝuloj el la oriento venis al Jerusalem,
dirante: 2 Kie estas tiu, kiu estas naskita Reĝo de la Judoj? ĉar
ni vidis lian stelon en la oriento, kaj venis, por adorkliniĝi al
li. 3 Kaj kiam la reĝo Herodo tion aŭdis, li maltrankviliĝis, kaj
la tuta Jerusalem kun li. 4 Kaj kunveniginte ĉiujn ĉefpastrojn
kaj skribistojn de la popolo, li demandis al ili, kie la Kristo
devas naskiĝi. 5 Kaj ili diris al li: En Bet-Leĥem de Judujo, ĉar
per la profeto estas skribite jene:

6    Kaj vi, ho Bet-Leĥem, lando de Judujo,
     Neniel estas plej malgranda inter la regantoj de Judujo;
     Ĉar el vi venos reganto,
     Kiu paŝtos Mian popolon Izrael.

7 Tiam Herodo sekrete venigis la saĝulojn, kaj precize sciiĝis de
ili pri la tempo, kiam aperis la stelo. 8 Kaj li sendis ilin al
Bet-Leĥem, dirante: Iru kaj elserĉu zorge pri la knabeto; kaj
kiam vi lin trovos, sciigu al mi, por ke mi ankaŭ venu kaj
adorkliniĝu al li. 9 Kaj aŭdinte la reĝon, ili ekvojiris; kaj jen
la stelo, kiun ili vidis en la oriento, antaŭiris ilin, ĝis ĝi
venis kaj staris super la loko, kie estis la juna knabeto. 10 Kaj
vidante la stelon, ili ĝojis kun tre granda ĝojo. 11 Kaj veninte
en la domon, ili vidis la knabeton kun lia patrino Maria, kaj
adorkliniĝis al li; kaj malferminte siajn trezorojn, ili faligis
sin kaj prezentis al li donacojn: oron kaj olibanon kaj mirhon.
12 Kaj avertite de Dio en sonĝo, ke ili ne iru returne al Herodo,
ili foriris per alia vojo al sia lando.

13 Kaj post ilia foriro jen anĝelo de la Eternulo aperis en sonĝo
al Jozef, dirante: Leviĝu, kaj prenu la knabeton kaj lian
patrinon, kaj forrapidu en Egiptujon, kaj restu tie, ĝis mi
parolos al vi; ĉar Herodo serĉos la knabeton, por lin pereigi. 14
Kaj li leviĝis, kaj prenis la knabeton kaj lian patrinon nokte,
kaj migris en Egiptujon, 15 kaj restis tie ĝis la morto de
Herodo; por ke plenumiĝu tio, kion la Eternulo parolis per la
profeto, dirante: El Egiptujo Mi vokis Mian filon. 16 Tiam
Herodo, ekvidinte, ke li estas trompita de la saĝuloj, tre
koleris; kaj sendinte, li mortigis ĉiujn knabojn en Bet-Leĥem kaj
en ĉiuj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj, havantajn du jarojn aŭ malpli, laŭ la
tempo, pri kiu li precize sciiĝis de la saĝuloj. 17 Tiam
plenumiĝis tio, kio estis dirita per la profeto Jeremia, nome:

18   Voĉo estas aŭdita en Rama,
     Ĝemado kaj maldolĉa plorado,
     Raĥel priploras siajn infanojn,
     Kaj ŝi ne volas konsoliĝi, ĉar ili forestas.

19 Sed kiam Herodo mortis, jen anĝelo de la Eternulo aperis en
sonĝo al Jozef en Egiptujo, dirante: 20 Leviĝu, kaj prenu la
knabeton kaj lian patrinon, kaj iru en la landon de Izrael; ĉar
mortis tiuj, kiuj atencis la vivon de la knabeto. 21 Kaj li
leviĝis, kaj prenis la knabeton kaj lian patrinon, kaj venis en
la landon de Izrael. 22 Sed kiam li aŭdis, ke Arĥelao reĝas en
Judujo anstataŭ sia patro Herodo, li timis iri tien; kaj avertite
de Dio en sonĝo, li fortiris sin en la regionojn de Galileo, 23
kaj venis al kaj loĝis en urbo nomata Nazaret, por ke plenumiĝu
tio, kio estis dirita per la profetoj, ke li estos nomata
Nazaretano.

Sekva Ĉapitro →