↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Zeĥarja

Ĉapitro 11

1 Malfermu, ho Lebanon, viajn pordojn, ke la fajro ekstermu viajn
cedrojn. 2 Ĝemegu, ho cipreso, ĉar falis la cedro kaj la
potenculoj estas ruinigitaj. Ĝemegu, ho kverkoj de Baŝan, ĉar
falis la fortika arbaro. 3 Oni aŭdas ploradon de paŝtistoj, ĉar
ilia belegaĵo estas ruinigita; oni aŭdas kriadon de junaj leonoj,
ĉar forigita estas la beleco de Jordan. 4 Tiele diras la
Eternulo, mia Dio: Paŝtu la buĉotajn ŝafojn, 5 kiujn iliaj
aĉetintoj mortigas, ne farante pekon, kaj iliaj vendintoj diras:
Dank' al la Eternulo, mi riĉiĝis; kaj iliaj paŝtistoj ne bedaŭras
ilin. 6 Pro tio Mi ne plu indulgos la loĝantojn de la tero, diras
la Eternulo; jen Mi transdonos la homojn ĉiun en la manon de lia
proksimulo kaj en la manon de lia reĝo, kaj ili frapados la
teron, kaj Mi ne savos el ilia mano. 7 Kaj mi paŝtis la ŝafojn
buĉotajn, la plej malfeliĉajn el la ŝafoj. Kaj mi prenis al mi du
bastonojn, la unu mi nomis Afableco kaj la duan Ligilo; kaj mi
paŝtis la ŝafojn. 8 Kaj mi forigis tri paŝtistojn en unu monato;
kaj deturnis sin de ili mia animo, kiel ankaŭ ilia animo deturnis
sin de mi. 9 Kaj mi diris: Mi vin ne paŝtos: la mortonta mortu,
la pereonta pereu, kaj la ceteraj manĝu unu la karnon de la alia.
10 Kaj mi prenis mian bastonon Afableco kaj rompis ĝin, por
detrui la interligon, kiun mi faris kun ĉiuj popoloj; 11 kaj ĝi
estis detruita en tiu tago. Kaj tiam la malfeliĉaj ŝafoj, kiuj
atentadis min, eksciis, ke tio estas vorto de la Eternulo. 12 Kaj
mi diris al ili: Se plaĉas al vi, donu al mi mian laborpagon; se
ne, tiam ne faru tion. Kaj ili pesis al mi kiel mian laborpagon
tridek arĝentajn monerojn. 13 Kaj la Eternulo diris al mi: Ĵetu
tion en la trezorejon; bela prezo, per kiu ili taksis Min! Kaj mi
prenis la tridek arĝentajn monerojn kaj ĵetis ilin en la
trezorejon de la domo de la Eternulo. 14 Kaj mi rompis mian duan
bastonon Ligilo, por detrui la fratecon inter Jehuda kaj Izrael.

15 Kaj la Eternulo diris al mi: Prenu al vi ankoraŭ la ilaron de
paŝtisto malsaĝa; 16 ĉar jen Mi starigos sur la tero paŝtiston,
kiu ne serĉos la ŝafojn perdiĝintajn, ne zorgos pri la junaj, ne
kuracos la malsanajn, ne nutros la sanajn, sed manĝos la viandon
de la grasaj kaj disbatos iliajn hufojn. 17 Ve al la malsaĝa
paŝtisto, kiu forlasas la ŝafojn! la glavo trafos lian brakon kaj
lian dekstran okulon; lia brako velksekiĝos, kaj lia dekstra
okulo tute perdos sian vidadon.

Sekva Ĉapitro →