↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Zeĥarja

Ĉapitro 10

1 Petu de la Eternulo pluvon printempan; la Eternulo faros
fulmojn, kaj donos abundan pluvon por ĉiuj kreskaĵoj sur la
kampo. 2 La domaj dioj parolas sensencaĵon, la antaŭdiristoj
havas malverajn viziojn, rakontas mensogajn sonĝojn, kaj konsolas
per vantaĵo; tial ili diskuras kiel ŝafoj, suferas pro tio, ke
ili ne havas paŝtiston. 3 Kontraŭ la paŝtistoj ekflamis Mia
kolero, kaj la antaŭirantajn virkaprojn Mi punos; sed la Eternulo
Cebaot vizitos Sian ŝafaron, la domon de Jehuda, kaj faros ĝin
kiel ornamita ĉevalo en batalo. 4 El ĝi eliros la angula ŝtono,
el ĝi la ĉefa stango, el ĝi la batala pafarko, el ĝi eliros ĉiuj
regantoj. 5 Ili estos kiel forteguloj, kiuj piedpremas en batalo
kvazaŭ koton sur la strato; kaj ili batalos, ĉar la Eternulo
estos kun ili, kaj ili hontigos tiujn, kiuj sidas sur ĉevaloj. 6
Mi fortigos la domon de Jehuda, Mi savos la domon de Jozef, kaj
Mi enloĝigos ilin, ĉar Mi kompatas ilin. Kaj ili estos en tia
stato, kvazaŭ Mi neniam ilin forlasis; ĉar Mi, la Eternulo, estas
ilia Dio, kaj Mi aŭskultos ilin. 7 Efraim estos kiel fortegulo;
kaj ilia koro estos gaja, kiel de vino; iliaj filoj vidos kaj
ĝojos; ilia koro triumfos per la Eternulo. 8 Mi fajfos al ili kaj
kunvenigos ilin, ĉar Mi elaĉetis ilin; kaj ili multiĝos, kiel ili
multiĝis antaŭe. 9 Mi semos ilin inter la popoloj, kaj en
malproksimaj landoj ili memoros Min, kaj ili vivos kun siaj
infanoj kaj revenos. 10 Mi revenigos ilin el la lando Egipta, Mi
kolektos ilin el Asirio, Mi revenigos ilin en la landon Gileadan
kaj sur Lebanonon, kaj ne troviĝos sufiĉe da loko por ili. 11
Malfeliĉo trairos la maron, batos la ondojn de la maro, kaj
sekiĝos ĉiuj profundaj lokoj de Nilo; malaltiĝos la fiereco de
Asirio, kaj malaperos la sceptro de Egiptujo. 12 Mi faros ilin
forteguloj per la Eternulo, kaj en Lia nomo ili irados, diras la
Eternulo.

Sekva Ĉapitro →