↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Zeĥarja

Ĉapitro 12

1 Profeta vorto de la Eternulo pri Izrael.

Diro de la Eternulo, kiu etendis la ĉielon, fondis la teron, kaj
kreis la spiriton de la homo interne de li: 2 Jen Mi faros
Jerusalemon freneziga kaliko por ĉiuj popoloj ĉirkaŭe, kaj eĉ por
Judujo, kiam Jerusalem estos sieĝata. 3 En tiu tempo Mi faros
Jerusalemon peza ŝtono por ĉiuj popoloj: ĉiuj, kiuj ĝin levos,
faros al si vundojn; kaj kolektiĝos kontraŭ ĝi ĉiuj nacioj de la
tero. 4 En tiu tempo, diras la Eternulo, Mi frapos ĉiun ĉevalon
per rabio kaj ĝian rajdanton per frenezeco; kaj sur la domon de
Jehuda Mi malfermos Miajn okulojn; ĉiujn ĉevalojn de la popoloj
Mi frapos per blindeco. 5 Kaj la estroj de Judujo diros en sia
koro: Mia forto estas la loĝantoj de Jerusalem, dank' al la
Eternulo Cebaot, ilia Dio. 6 En tiu tempo Mi faros la estrojn de
Judujo kiel pato kun fajro inter ligno kaj kiel brulanta torĉo
inter garboj, kaj ili formanĝos dekstre kaj maldekstre ĉiujn
popolojn ĉirkaŭe; kaj Jerusalem estos denove priloĝata sur sia
loko, en Jerusalem. 7 Kaj antaŭe la Eternulo savos la tendojn de
Judujo, por ke la gloro de la domo de David kaj la gloro de la
loĝantoj de Jerusalem ne estu tro alta super Judujo. 8 En tiu
tempo la Eternulo defendos la loĝantojn de Jerusalem, kaj la plej
malforta el ili estos en tiu tempo kiel David, kaj la domo de
David estos kiel Dio, kiel anĝelo de la Eternulo antaŭ ili. 9 En
tiu tempo Mi decidos ekstermi ĉiujn naciojn, kiuj atakas
Jerusalemon. 10 Sed sur la domon de David kaj sur la loĝantojn de
Jerusalem Mi verŝos spiriton de amo kaj de preĝoj; kaj ili
rigardos tiun, kiun ili trapikis, kaj ili ploros pri li, kiel oni
ploras pri solfilo, kaj ili malĝojos pri li, kiel oni malĝojas
pri unuenaskito. 11 En tiu tempo estos granda plorado en
Jerusalem, kiel la plorado en Hadadrimon en la valo de Megidon.
12 Ploros la lando, ĉiu familio aparte: la familio de la domo de
David aparte, kaj iliaj edzinoj aparte; la familio de la domo de
Natan aparte, kaj iliaj edzinoj aparte; 13 la familio de la domo
de Levi aparte, kaj iliaj edzinoj aparte; la familio de la
Ŝimeiidoj aparte, kaj iliaj edzinoj aparte; 14 ĉiuj ceteraj
familioj ĉiu familio aparte, kaj iliaj edzinoj aparte.

Sekva Ĉapitro →