↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Zeĥarja

Ĉapitro 9

1 Profeta vorto de la Eternulo pri la lando Ĥadraĥ kaj pri ĝia
ripozejo Damasko (ĉar la Eternulo rigardas ĉiujn homojn, kiel
ĉiujn tribojn de Izrael), 2 kaj pri Ĥamat, kiu havas sian limon
apud ĝi, pri Tiro kaj Cidon, kiuj pensas, ke ili estas tre saĝaj.
3 Tiro konstruis al si fortikaĵon, kaj kolektis arĝenton kiel
polvon, kaj oron kiel stratan koton; 4 sed jen la Sinjoro faros
ĝin malriĉa kaj ĵetos en la maron ĝian remparon, kaj ĝi mem estos
ekstermita de fajro. 5 Aŝkelon tion vidos kaj ektimos, Gaza forte
ektremos, ankaŭ Ekron, ĉar ĝia fido kovriĝos per honto; pereos la
reĝo de Gaza, kaj Aŝkelon ne plu estos loĝata. 6 En Aŝdod loĝos
fremduloj, kaj Mi ekstermos la fierecon de Filiŝtujo. 7 Mi
forigos la sangon el ĝia buŝo kaj la abomenindan manĝaĵon el ĝiaj
dentoj, kaj ĝi mem fariĝos apartenaĵo de nia Dio, kaj ĝi estos
distrikto de Judujo, kaj Ekron fariĝos kiel la Jebusidoj. 8 Mi
gardos Mian domon kontraŭ la militistoj, por ke neniu trairu tien
kaj reen, kaj ne plu venos al ĝi premanto; ĉar Mi rigardas ĝin
nun per Miaj okuloj.

9 Ĝoju forte, ho filino de Cion, triumfu, ho filino de Jerusalem:
jen via reĝo iras al vi; justa kaj helpema li estas, humila kaj
rajdanta sur azeno, sur ido de azenino. 10 Ĉar Mi ekstermos
ĉarojn ĉe Efraim kaj ĉevalojn en Jerusalem, kaj ekstermita estos
milita pafarko; li proklamos pacon al la nacioj, kaj lia regado
estos de maro ĝis maro, de la Rivero ĝis la finoj de la tero. 11
Kaj pro la sango de via interligo Mi eligos viajn malliberulojn
el la senakva kavo. 12 Reiru al la fortikaĵo, vi, ligitaj de
espero! ĉar hodiaŭ Mi sciigas, ke Mi redonos al vi duoble. 13 Mi
streĉos al Mi Judujon kiel pafarkon, Mi armos Efraimon, Mi levos
viajn filojn, ho Cion, kontraŭ viajn filojn, ho Grekujo, kaj Mi
faros vin kiel glavo de heroo. 14 La Eternulo aperos super ili,
Lia sago elflugos kiel fulmo, la Sinjoro, la Eternulo, ekblovos
per trumpeto kaj paŝos en suda ventego. 15 La Eternulo Cebaot
defendos ilin, kaj ili ekstermos, kaj ili piedpremos la ŝtonojn
de la ŝtonĵetiloj; ili trinkos, kaj bruos kvazaŭ de vino; ili
pleniĝos kiel porofera kaliko, kiel la anguloj de la altaro. 16
Kaj savos ilin la Eternulo, ilia Dio, en tiu tempo, kiel la
ŝafojn de Sia popolo; ĉar kiel ŝtonoj de krono ili brilos sur Lia
tero. 17 Ĉar kiel granda estas Lia boneco, kaj kiel granda estas
Lia beleco! Pano vigligos la junulojn, kaj mosto la junulinojn.

Sekva Ĉapitro →