↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Zeĥarja

Ĉapitro 6

1 Mi levis denove miajn okulojn, kaj mi ekvidis: jen kvar ĉaroj
eliras el inter du montoj; kaj la montoj estas kupraj. 2 La unua
ĉaro havis ĉevalojn ruĝajn, la dua ĉaro havis ĉevalojn nigrajn, 3
la tria ĉaro havis ĉevalojn blankajn, kaj la kvara ĉaro havis
ĉevalojn makulitajn kaj brunajn. 4 Mi ekparolis kaj diris al la
anĝelo, kiu parolis kun mi: Kio tio estas, mia sinjoro? 5 La
anĝelo respondis kaj diris al mi: Tio estas la kvar spiritoj de
la ĉielo, kiuj eliras post sia starado antaŭ la Reganto de la
tuta tero. 6 La ĉaro kun la nigraj ĉevaloj iris al la lando
norda, la blankaj iris post ili, kaj la makulitaj iris al la
lando suda. 7 La brunaj eliris, kaj deziris trairi la teron; kaj
li diris: Iru, trairu la teron; kaj ili trairis la teron. 8 Kaj
li kriis al mi, kaj diris al mi jene: Vidu, tiuj, kiuj eliris al
la lando norda, kontentigis Mian spiriton en la lando norda.

9 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 10 Prenu de la
forkondukitoj, de Ĥeldaj, de Tobija, kaj de Jedaja, kaj iru en la
domon de Joŝija, filo de Cefanja, iru en la sama tago, kiam ili
venos el Babel; 11 prenu arĝenton kaj oron, kaj faru kronojn kaj
metu sur la kapon de la ĉefpastro Josuo, filo de Jehocadak, 12
kaj diru al li jene: Tiele diras la Eternulo Cebaot: Jen estas
viro, kies nomo estas Markoto; li kreskos el sia loko kaj
konstruos la templon de la Eternulo. 13 Li konstruos la templon
de la Eternulo, li ricevos gloron kaj sidos kaj regos sur sia
trono; li estos ankaŭ pastro sur sia trono, kaj konsiliĝo paca
estos inter ambaŭ. 14 Kaj tiuj kronoj estos ĉe Ĥelem, Tobija,
Jedaja, kaj Ĥen, filo de Cefanja, kiel memoraĵo en la templo de
la Eternulo. 15 Kaj malproksime loĝantoj venos kaj konstruos en
la templo de la Eternulo, kaj vi ekscios, ke la Eternulo Cebaot
sendis min al vi; kaj tio okazos, se vi obeados la voĉon de la
Eternulo, via Dio.

Sekva Ĉapitro →