↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Zeĥarja

Ĉapitro 5

1 Mi levis denove miajn okulojn, kaj mi ekvidis disvolvitan
skribrulaĵon. 2 Kaj li diris al mi: Kion vi vidas? Mi respondis:
Mi vidas disvolvitan skribrulaĵon, kiu havas la longon de dudek
ulnoj kaj la larĝon de dek ulnoj. 3 Tiam li diris al mi: Tio
estas la malbeno, kiu eliras sur la supraĵon de la tuta lando;
ĉar ĉiu, kiu ŝtelas, estos ekstermita, kiel estas dirite en ĝi,
kaj ĉiu, kiu ĵuras mensoge, estos ekstermita, kiel estas dirite
en ĝi. 4 Mi elirigas ĝin, diras la Eternulo Cebaot, kaj ĝi eniros
en la domon de ŝtelisto, kaj en la domon de tiu, kiu malvere
ĵuras per Mia nomo; kaj ĝi restos en lia domo kaj ekstermos ĝin
kune kun ĝia ligno kaj kun ĝiaj ŝtonoj.

5 La anĝelo, kiu parolis kun mi, elpaŝis, kaj diris al mi: Levu
nun viajn okulojn, kaj rigardu, kio aperas. 6 Mi diris: Kio tio
estas? Kaj li respondis: Eliras mezurvazo; kaj li diris plue: Tio
estas ilia aspekto en la tuta lando. 7 Kaj jen leviĝis kikaro da
plumbo, kaj jen ia virino sidas interne de la mezurvazo. 8 Li
diris: Tio estas la Malpieco; kaj li ĵetis ŝin sur la fundon de
la mezurvazo, kaj sur la aperturon li ĵetis la plumban mason. 9
Mi levis miajn okulojn, kaj vidis, ke aperas du virinoj, kaj
vento estas en iliaj flugiloj, kaj iliaj flugiloj estis kiel la
flugiloj de cikonio; ili levis la mezurvazon inter la teron kaj
la ĉielon. 10 Mi diris al la anĝelo, kiu parolis kun mi: Kien ili
forportas tiun mezurvazon? 11 Li respondis al mi: Por konstrui
por ĝi domon en la lando Ŝinar; kiam ĉio estos preta, oni
starigos ĝin tie sur ĝia bazo.

Sekva Ĉapitro →