↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Zeĥarja

Ĉapitro 7

1 En la kvara jaro de la reĝo Dario aperis vorto de la Eternulo
al Zeĥarja, en la kvara tago de la naŭa monato, tio estas de
Kislev; 2 kiam Bet-El sendis Ŝareceron kaj Regem-Meleĥon kun
iliaj akompanantoj, por preĝi antaŭ la Eternulo, 3 kaj demandi la
pastrojn, kiuj estis en la domo de la Eternulo Cebaot, kaj la
profetojn, jene: Ĉu ni devas plori en la kvina monato, kaj fasti,
kiel ni faradis jam dum multe da jaroj? 4 Tiam aperis al mi vorto
de la Eternulo Cebaot, dirante: 5 Diru al la tuta popolo de la
lando kaj al la pastroj jene: Kiam vi fastis kaj funebris en la
kvina monato kaj en la sepa dum la sepdek jaroj--ĉu por Mi vi
fastis? ĉu por Mi? 6 Kaj kiam vi manĝas kaj trinkas, ĉu ne por vi
mem vi manĝas kaj trinkas? 7 Ĉu la esenco ne estas tiuj vortoj,
kiujn la Eternulo proklamis per la antaŭaj profetoj, kiam
Jerusalem estis priloĝata kaj bonstata, kaj la urboj ĉirkaŭ ĝi,
la suda regiono kaj la malaltaĵo, estis priloĝataj?

8 Kaj aperis vorto de la Eternulo al Zeĥarja, dirante: 9 Tiele
diras la Eternulo Cebaot: Faru juĝon justan, ĉiu estu bona kaj
kompatema al sia frato; 10 vidvinon, orfon, fremdulon, kaj
malriĉulon ne premu, kaj ne portu en via koro malbonajn intencojn
kontraŭ via frato. 11 Sed ili ne volis atenti, ili deturnis de Mi
sian flankon, kaj siajn orelojn ili ŝtopis, por ne aŭdi. 12 Sian
koron ili faris kiel diamanta ŝtono, por ne obei la instruon, kaj
la vortojn, kiujn la Eternulo Cebaot sendis en Sia spirito per la
antaŭaj profetoj; pro tio aperis granda kolero de la Eternulo
Cebaot. 13 Kaj ĉar Li vokis, kaj ili ne aŭskultis, tial ankaŭ Mi
ne aŭskultis, kiam ili vokis, diras la Eternulo Cebaot. 14 Kaj Mi
disblovis ilin inter ĉiujn naciojn, kiujn ili ne konis, kaj la
lando post ili dezertiĝis tiel, ke neniu en ĝi iris tien aŭ reen;
tiamaniere la ĉarman landon ili faris dezerto.

Sekva Ĉapitro →