↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Zeĥarja

Ĉapitro 4

1 Kaj revenis la anĝelo, kiu antaŭe parolis kun mi; kaj li vekis
min, kiel oni vekas iun el lia dormo. 2 Kaj li diris al mi: Kion
vi vidas? Mi respondis: Mi vidas kandelabron tute el oro, kaj
kaliketon ĝi havas sur sia supro, kaj sep lucernoj estas sur ĝi,
kaj po sep tubetoj troviĝas sur la lucernoj supre de ĝi. 3 Kaj du
olivarboj troviĝas super ĝi: unu dekstre de la kaliketo kaj la
dua maldekstre de ĝi. 4 Kaj mi ekparolis kaj diris al la anĝelo,
kiu parolis kun mi: Kio tio estas, ho mia sinjoro? 5 La anĝelo,
kiu parolis kun mi, respondis kaj diris: Ĉu vi ne scias, kio tio
estas? Mi diris: Ne, mia sinjoro. 6 Tiam li responde diris al mi
jene: Tio estas la vorto de la Eternulo al Zerubabel, kaj
signifas: Ne per militistaro kaj ne per forto, sed nur per Mia
spirito, diras la Eternulo Cebaot. 7 Kiu vi estas, ho granda
monto? antaŭ Zerubabel vi fariĝos ebenaĵo; kaj li metos la unuan
ŝtonon sub komuna vokado: Feliĉo, feliĉo al ĝi! 8 Kaj aperis al
mi vorto de la Eternulo, dirante: 9 La manoj de Zerubabel fondis
ĉi tiun domon, kaj liaj manoj ankaŭ finos ĝin; kaj vi ekscios, ke
la Eternulo Cebaot sendis min al vi. 10 Ĉar kiu povas malŝati ĉi
tiun tagon kiel malgrandan, kiam ĝoje rigardas la vertikalŝnuron
en la mano de Zerubabel tiuj sep okuloj de la Eternulo, kiuj
trapenetras per sia rigardo la tutan teron? 11 Tiam mi denove
parolis kaj diris al li: Kion signifas tiuj du olivarboj dekstre
kaj maldekstre de la kandelabro? 12 Kaj mi parolis ankoraŭ kaj
diris al li: Kion signifas la du branĉoj de olivarboj, kiuj
troviĝas apud la du oraj tubetoj, tra kiuj fluas oro? 13 Li
respondis al mi kaj diris: Ĉu vi ne scias, kio tio estas? Mi
diris: Ne, mia sinjoro. 14 Tiam li diris: Tio estas du oleitoj,
kiuj staras apud la Reganto de la tuta tero.

Sekva Ĉapitro →