↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Zeĥarja

Ĉapitro 3

1 Li montris al mi la ĉefpastron Josuo, kiu staris antaŭ la
anĝelo de la Eternulo, kaj Satanon, kiu staris dekstre de li, por
kontraŭagi al li. 2 Kaj la Eternulo diris al Satano: La Eternulo
faras al vi severan riproĉon, ho Satano, severe riproĉas vin la
Eternulo, kiu favoras Jerusalemon; ĝi estas ja brulŝtipo, savita
el la fajro. 3 Josuo estis vestita per malpuraj vestoj, kaj
staris antaŭ la anĝelo. 4 Ĉi tiu ekparolis kaj diris al tiuj,
kiuj staris antaŭ li: Deprenu de li la malpurajn vestojn. Kaj al
li mem li diris: Vidu, mi deprenis de vi vian pekon, kaj mi metos
sur vin festajn vestojn. 5 Kaj li diris, ke oni metu puran
kapornamon sur lian kapon; kaj oni metis la puran kapornamon sur
lian kapon kaj vestis lin per novaj vestoj, en la ĉeesto de la
anĝelo de la Eternulo. 6 Kaj la anĝelo de la Eternulo atestis al
Josuo, dirante: 7 Tiele diras la Eternulo Cebaot: Se vi irados
laŭ Miaj vojoj kaj plenumados la servadon al Mi, tiam vi regados
en Mia domo kaj administrados en Miaj kortoj, kaj Mi donos al vi
akompanantojn el tiuj, kiuj staras ĉi tie. 8 Aŭskultu, ho
ĉefpastro Josuo, vi kaj viaj amikoj, kiuj sidas apud vi, ĉar ili
komprenas misterajn signojn: jen Mi venigos Mian servanton-
markoton. 9 Ĉar vidu la ŝtonon, kiun Mi metis antaŭ Josuon: sur
ĉi tiu sola ŝtono estas sep okuloj; jen Mi gravuros sur ĝi
signojn, diras la Eternulo Cebaot, kaj Mi forigos la pekon de ĉi
tiu lando en unu tago. 10 En tiu tempo, diras la Eternulo Cebaot,
vi vokos unu alian sub vinberbranĉon kaj sub figarbon.

Sekva Ĉapitro →