↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Zeĥarja

Ĉapitro 2

1 Mi denove levis miajn okulojn, kaj mi ekvidis: jen staras viro,
kiu tenas en sia mano mezurŝnuron. 2 Mi demandis: Kien vi iras?
Kaj li respondis al mi: Mezuri Jerusalemon, por vidi, kiel larĝa
kaj kiel longa ĝi estas. 3 Kaj jen la anĝelo, kiu parolis kun mi,
eliris, kaj alia anĝelo iris renkonte al li, 4 kaj diris al li:
Kuru, kaj diru al ĉi tiu junulo: Sen murego estos Jerusalem, pro
la multeco de la homoj kaj brutoj en ĝi. 5 Sed Mi estos por ĝi
fajra murego ĉirkaŭe, diras la Eternulo, kaj Mi estos glora meze
de ĝi. 6 He, he! kuru el la lando norda, diras la Eternulo; ĉar
kiel la kvar ventojn de la ĉielo Mi dispelis vin, diras la
Eternulo. 7 He, Cion, kiu loĝas ĉe la filino de Babel, saviĝu! 8
Ĉar tiele diras la Eternulo Cebaot: Post la gloriĝo Li sendos min
al la nacioj, kiuj prirabis vin; ĉar kiu tuŝas vin, tiu tuŝas la
pupilon de Lia okulo. 9 Kaj jen mi levos mian manon sur ilin, kaj
ili fariĝos rabaĵo por tiuj, kiujn ili sklavigis; kaj tiam vi
ekscios, ke la Eternulo Cebaot min sendis. 10 Ĝoju kaj estu gaja,
ho filino de Cion; ĉar jen Mi iras, por ekloĝi meze de vi, diras
la Eternulo. 11 Kaj multaj popoloj aliĝos al la Eternulo en tiu
tempo, kaj fariĝos Mia popolo, kaj Mi ekloĝos meze de vi; kaj vi
ekscios, ke la Eternulo Cebaot sendis min al vi. 12 Kaj la
Eternulo posedos Judujon kiel Sian heredan parton sur la sankta
tero, kaj Li denove favoros Jerusalemon. 13 Ĉiu karno silentu
antaŭ la Eternulo, ĉar Li leviĝis el Sia sankta loĝejo.

Sekva Ĉapitro →