↑ Enhavo

Zeĥarja

Ĉapitro 1

1 En la oka monato, en la dua jaro de Dario, aperis vorto de la
Eternulo al la profeto Zeĥarja, filo de Bereĥja, filo de Ido,
dirante: 2 Forte koleris la Eternulo kontraŭ viaj patroj. 3 Diru
do al ili: Tiele diras la Eternulo Cebaot: Revenu al Mi, diras la
Eternulo Cebaot, kaj tiam Mi returnos Min al vi, diras la
Eternulo Cebaot. 4 Ne estu kiel viaj patroj, al kiuj vokadis la
antaŭaj profetoj, dirante: Tiele diras la Eternulo Cebaot:
Deturnu vin de viaj malbonaj vojoj kaj de viaj malbonaj agoj--sed
ili ne aŭskultis kaj ne atentis Min, diras la Eternulo. 5 Kie
estas viaj patroj? kaj eĉ la profetoj, ĉu ili povas vivi eterne?
6 Sed Miaj vortoj kaj decidoj, pri kiuj Mi diris al Miaj
servantoj, la profetoj, ĉu ili ne trafis viajn patrojn? Kaj ili
pentis, kaj diris: Kiel la Eternulo Cebaot decidis agi kun ni pro
niaj vojoj kaj pro niaj agoj, tiel Li agis kun ni.

7 En la dudek-kvara tago de la dek-unua monato, tio estas de la
monato Ŝebat, en la dua jaro de Dario, aperis vorto de la
Eternulo al la profeto Zeĥarja, filo de Bereĥja, filo de Ido,
dirante: 8 Mi vidis en la nokto: jen viro sidas sur ruĝa ĉevalo,
kaj li troviĝas inter mirtoj en ombrita loko, kaj post li
troviĝas ĉevaloj ruĝaj, brunaj, kaj blankaj. 9 Mi demandis: Kiuj
ili estas, mia sinjoro? Kaj la anĝelo, kiu parolis kun mi, diris
al mi: Mi montros al vi, kiuj ili estas. 10 Kaj la viro, kiu
troviĝis inter la mirtoj, ekparolis kaj diris: Ili estas tiuj,
kiujn la Eternulo sendis, por trairi la teron. 11 Kaj ili mem
ekparolis al la anĝelo de la Eternulo, kiu troviĝis inter la
mirtoj, kaj diris: Ni trairis la teron, kaj ni trovis, ke la tuta
tero estas trankvila kaj paca. 12 Tiam ekparolis la anĝelo de la
Eternulo kaj diris: Ho Eternulo Cebaot, kiel longe Vi ne kompatos
Jerusalemon kaj la urbojn de Judujo, kiujn Vi koleras jam dum
sepdek jaroj? 13 Kaj la Eternulo respondis al la anĝelo, kiu
parolis kun mi, vortojn bonajn, vortojn konsolajn. 14 Tiam diris
al mi la anĝelo, kiu parolis kun mi: Proklamu kaj diru: Tiele
diras la Eternulo Cebaot: Mi ekfervoris pri Jerusalem kaj pri
Cion per granda fervoro; 15 kaj per granda indigno Mi indignas
kontraŭ la nacioj memfidaj; ĉar kiam Mi koleris malmulte, ili
akcelis la malfeliĉon. 16 Tial tiele diras la Eternulo: Mi
returnas Min al Jerusalem kun kompato; Mia domo estos konstruita
en ĝi, diras la Eternulo Cebaot, kaj ŝnuro de ĉarpentistoj estos
tirata en Jerusalem. 17 Ankoraŭ proklamu jenon: Tiele diras la
Eternulo Cebaot: Denove pleniĝos Miaj urboj per bonaĵo, denove la
Eternulo konsolos Cionon, kaj denove Li elektos Jerusalemon.

18 Mi levis miajn okulojn kaj ekvidis: jen estas kvar kornoj. 19
Kaj mi diris al la anĝelo, kiu parolis kun mi: Kion tio signifas?
Kaj li respondis al mi: Tio estas la kornoj, kiuj disĵetis
Jehudan, Izraelon, kaj Jerusalemon. 20 Kaj la Eternulo montris al
mi kvar majstrojn. 21 Mi diris: Kion ili intencas fari? Li
respondis jene: Tiuj kornoj disĵetis Jehudan tiel, ke neniu povis
levi sian kapon; tial nun venas ĉi tiuj, por fortimigi tiujn, por
dehaki la kornojn de la nacioj, kiuj levis sian kornon kontraŭ la
loĝantojn de Judujo, por disĵeti ilin.

Sekva Ĉapitro →