↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Cefanja

Ĉapitro 2

1 Kolektiĝu kaj konsciiĝu, ho nacio ne aminda, 2 antaŭ ol eliris
la dekreto (la tago forflugas kiel grenventumaĵo), antaŭ ol
trafis vin la flama kolero de la Eternulo, antaŭ ol venis por vi
la tago de indigno de la Eternulo. 3 Serĉu la Eternulon, ĉiuj
humiluloj sur la tero, kiuj plenumas Liajn leĝojn; serĉu veron,
serĉu humilecon, por ke vi povu esti kaŝitaj en la tago de kolero
de la Eternulo. 4 Ĉar Gaza estos forlasita, Aŝkelon estos
dezertigita, Aŝdod estos elpelita meze de la tago, kaj Ekron
estos elradikigita. 5 Ve al tiuj, kiuj loĝas en la distrikto de
la maro, al la nacio de Keretidoj! la vorto de la Eternulo estas
kontraŭ vi, ho Kanaan, lando Filiŝta: Mi vin pereigos tiel, ke
restos neniu loĝanto. 6 La apudmara regiono estos nur loko por
loĝejoj de paŝtistoj kaj por ŝafejoj. 7 Kaj la regiono fariĝos
apartenaĵo de la restaĵo de la domo de Jehuda; tie ili paŝtos, en
la domoj de Aŝkelon ili ripozos vespere, post kiam la Eternulo,
ilia Dio, rememoros ilin kaj revenigos ilin el la kaptiteco. 
8 Mi
aŭdis la insultadon de Moab kaj la malhonoradon de la Amonidoj,
kiel ili insultadis Mian popolon kaj fanfaronadis ĉe ĝiaj limoj.
9 Tial, kiel Mi vivas, diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael,
Moab fariĝos kiel Sodom, kaj la Amonidoj kiel Gomora, urtikejo,
salfosejo, dezerto por ĉiam; la restaĵo de Mia popolo prenos ilin
kiel kaptaĵon, kaj la restintoj el Mia popolo heredos ilin. 10
Tio fariĝos al ili pro ilia malhumileco, pro tio, ke ili
insultadis la popolon de la Eternulo Cebaot kaj tenis sin alte
antaŭ ĝi. 11 La Eternulo estos terura por ili; ĉar Li ekstermos
ĉiujn diojn de la tero; kaj antaŭ Li adorkliniĝos, ĉiu sur sia
loko, ĉiuj insuloj de la nacioj. 12 Ankaŭ vi, ho Etiopoj, estos
mortigitaj de Mia glavo. 13 Li etendos Sian manon norden kaj
pereigos Asirion, kaj faros Nineven ruinoj, senakva loko, kiel
dezerto. 14 Kaj ripozados en ĝi amasoj da ĉiuspecaj bestoj; eĉ
pelikanoj kaj botaŭroj noktos en ĝiaj kapiteloj, kaj ilia voĉo
estos aŭdata tra la fenestroj; la sojloj estos ruinigitaj, ĉar la
cedraj tabuloj estos forŝiritaj. 15 Tia estos la gaja urbo, kiu
estis ekster danĝero, kaj kiu parolis en sia koro: Mi estas sola,
kaj ne ekzistas alia krom mi. Kiel ĝi estas ruinigita, fariĝis
ripozejo por bestoj! Ĉiu preteriranto fajfos pri ĝi kaj svingos
la manon.

Sekva Ĉapitro →