↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Cefanja

Ĉapitro 3

1 Ve al la abomeninda kaj malpurigita urbo-premanto! 2 Ĝi ne
aŭskultas voĉon, ne akceptas admonon; la Eternulon ĝi ne fidas,
al sia Dio ĝi sin ne turnas. 3 Ĝiaj eminentuloj meze de ĝi estas
kiel blekegantaj leonoj; ĝiaj juĝistoj estas kiel lupoj vespere;
ili nenion restigas ĝis mateno. 4 Ĝiaj profetoj estas facilanimaj
kaj perfidaj; ĝiaj pastroj malsanktigas la sanktejon, kripligas
la instruon. 5 La Eternulo estas justulo meze de ĝi, Li ne faras
maljustaĵon; ĉiumatene Li montras Siajn leĝojn, ne ĉesas; sed la
malpiulo ne konas honton. 6 Mi ekstermis naciojn; ruinigitaj
estas iliaj turoj; Mi dezertigis iliajn stratojn tiel, ke neniu
trairas ilin; iliaj urboj estas ruinigitaj tiel, ke tie troviĝas
jam neniu homo, neniu loĝanto. 7 Mi diris al ĝi: Timu Min,
akceptu admonon! Kaj ne estus ekstermita ĝia loĝejo, kiom ajn Mi
punus ĝin; sed ili rapidis malbonigi ĉiujn siajn agojn. 8 Tial
atendu Min, diras la Eternulo, ĝis Mi Miatempe leviĝos; ĉar Mi
decidis kolekti la naciojn, kunvenigi la regnojn, por elverŝi sur
ilin Mian koleron, la tutan flamon de Mia indigno; ĉar de la
fajro de Mia severeco forbrulos la tuta tero. 9 Tiam Mi redonos
al la popoloj lingvon puran, por ke ĉiuj vokadu la nomon de la
Eternulo kaj servadu al Li unuanime. 10 El trans la riveroj de
Etiopujo Miaj adorantoj, Mia disĵetita popolo, alportos al Mi
donacojn. 
11 En tiu tempo vi ne plu hontos pri ĉiuj viaj agoj,
per kiuj vi krimis kontraŭ Mi; ĉar tiam Mi forigos el inter vi
viajn fierajn fanfaronulojn, kaj vi ne plu tenos vin malhumile
sur Mia sankta monto. 12 Mi restigos en via mezo popolon humilan
kaj malriĉan, kaj ili fidados la nomon de la Eternulo. 13 La
restintoj el Izrael ne faros maljustaĵon, ne parolos mensogon,
kaj en ilia buŝo ne troviĝos lango trompa, sed ili paŝtiĝados kaj
ripozados, kaj neniu ilin timigos. 14 Ĝojkriu, ho filino de Cion;
triumfu, ho Izrael; ĝoju kaj estu gaja el la tuta koro, ho filino
de Jerusalem. 15 La Eternulo forigis la verdikton pri vi,
forpelis vian malamikon; la Reĝo de Izrael, la Eternulo, estas
meze de vi, kaj vi ne plu vidos malfeliĉon. 16 En tiu tempo oni
diros al Jerusalem: Ne timu! kaj al Cion: Viaj manoj ne
senfortiĝu. 17 La Eternulo, via Dio, estas meze de vi, forta
Savanto; Li ĝojos pri vi gaje, Li pardonos al vi pro Sia amo, Li
ĝoje triumfos pri vi. 18 La sentaŭgulojn el via mezo Mi
forprenos, por ke vi ne plu havu malhonoron pro ili. 19 Jen Mi
faros finon en tiu tempo al ĉiuj viaj premantoj, Mi helpos la
lamulojn, Mi kolektos la dispelitojn, kaj Mi faros ilin gloraj
kaj honorataj en ĉiuj landoj, kie oni malestimis ilin. 20 En tiu
tempo Mi venigos vin, kaj en tiu tempo Mi kolektos vin; ĉar Mi
faros vin gloraj kaj honorataj inter ĉiuj popoloj de la lando,
kiam Mi revenigos viajn kaptitojn antaŭ viaj okuloj, diras la
Eternulo.