↑ Enhavo

Cefanja

Ĉapitro 1

1 Vorto de la Eternulo, kiu aperis al Cefanja, filo de Kuŝi, filo
de Gedalja, filo de Amarja, filo de Ĥizkija, en la tempo de
Joŝija, filo de Amon, reĝo de Judujo.

2 Mi forprenos ĉion de sur la tero, diras la Eternulo. 3 Mi
forprenos la homojn kaj la brutojn, Mi forprenos la birdojn de la
ĉielo kaj la fiŝojn de la maro, la delogilojn kune kun la
malpiuloj; Mi ekstermos la homojn de sur la tero, diras la
Eternulo. 4 Mi etendos Mian manon sur Judujon kaj sur ĉiujn
loĝantojn de Jerusalem; Mi ekstermos de ĉi tiu loko la restaĵon
de Baal, la nomon de la idolpastroj kaj ankaŭ de la pastroj; 5
tiujn, kiuj sur la tegmentoj adorkliniĝas antaŭ la armeo de la
ĉielo, kaj tiujn, kiuj, adorkliniĝante, ĵuras per la Eternulo kaj
ĵuras ankaŭ per Malkam; 6 kaj tiujn, kiuj defalis de la Eternulo,
kiuj ne serĉis la Eternulon kaj ne turnis sin al Li.

7 Silentu antaŭ la Sinjoro, la Eternulo, ĉar proksima estas la
tago de la Eternulo; ĉar la Eternulo pretigis buĉoferon kaj
destinis la invitotojn. 8 En la tago de la buĉofero de la
Eternulo Mi punos la altrangulojn kaj la reĝidojn, kaj ĉiujn,
kiuj vestas sin per vestoj de aligentuloj; 9 Mi punos en tiu tago
ĉiujn, kiuj transsaltas la sojlon kaj plenigas la domon de sia
sinjoro per perforteco kaj trompoj. 10 En tiu tago, diras la
Eternulo, estos laŭta kriado ĉe la Pordego de Fiŝoj, ĝemegado ĉe
la dua kvartalo de la urbo, kaj granda plorkriado sur la
montetoj. 11 Ĝemegu, loĝantoj de la malalta parto de la urbo; ĉar
malaperos la tuta popolo de la butikistoj, kaj ekstermitaj estos
ĉiuj ŝarĝitaj per arĝento. 12 En tiu tempo Mi traesploros
Jerusalemon kun lumiloj, kaj Mi punos tiujn, kiuj ripozas sur sia
feĉo, kaj diras en sia koro: La Eternulo ne faras bonon, nek
malbonon. 13 Ilia havaĵo fariĝos rabaĵo, kaj iliaj domoj fariĝos
ruinoj; ili konstruos domojn, sed ne loĝos en ili, ili plantos
vinberĝardenojn, sed ne trinkos ilian vinon. 14 Proksima estas la
granda tago de la Eternulo, ĝi estas proksima kaj venos tre
baldaŭ; oni aŭdas jam la tagon de la Eternulo; maldolĉe tiam
plorkrios eĉ kuraĝulo. 15 Tago de kolero estos tiu tago, tago de
malĝojo kaj de angoro, tago de teruro kaj de dezertigo, tago de
mallumo kaj de senlumeco, tago de nuboj kaj de nebulego, 16 tago
de korno kaj de trumpetado kontraŭ la fortikigitaj urboj kaj
kontraŭ la altaj turoj. 17 Mi premos la homojn, kaj ili irados
kiel blinduloj pro tio, ke ili pekis antaŭ la Eternulo; ilia
sango estos disŝprucigita kiel polvo, kaj ilia karno kiel sterko.
18 Nek ilia arĝento nek ilia oro povos ilin savi en la tago de la
kolero de la Eternulo, sed per la fajro de Lia indigno estos
forbruligita la tuta lando; ĉar rapidan ekstermon Li faros al
ĉiuj loĝantoj de la lando.

Sekva Ĉapitro →