↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Naĥum

Ĉapitro 2

1 Disĵetanto iras kontraŭ vin; fortikigu viajn fortikaĵojn, gardu
la vojon, armu viajn lumbojn, fortigu vin kiel eble plej potence.
2 Ĉar la Eternulo restarigos la majeston de Jakob, kiel ankaŭ la
majeston de Izrael; ĉar la ruinigantoj ilin ruinigis kaj
ekstermis iliajn vinberbranĉojn. 3 La ŝildo de liaj herooj estas
ruĝigita; liaj militistoj estas kiel en purpuro; kiel fajro
brilas la ĉaroj en la tago de lia armiĝo; la lancoj ŝanceliĝas. 4
Sur la stratoj rapide ruliĝas la ĉaroj, bruas sur la placoj; ili
aspektas kiel torĉoj, brilas kiel fulmoj. 5 Li vokas siajn
fortulojn, sed ili falpuŝiĝos dum sia irado; ili rapidas al la
murego kaj preparas defendon. 6 La pordegoj ĉe la akvo
malfermiĝos, kaj la palaco cedos. 7 Decidita estas ĝia kapto kaj
forkonduko, kaj ĝiaj sklavinoj ĝemos kiel kolomboj kaj batos sian
bruston. 8 Nineve estas de ĉiam kiel baseno da akvo; sed nun ĝi
forkuras: Haltu, haltu! sed neniu revenas. 9 Disrabu arĝenton,
disrabu oron; senfinaj estas la trezoroj, estas multege da
diversaj valoraĵoj. 10 Prirabita kaj plene ruinigita ĝi estos; la
koro svenas, la genuoj tremas; ĉies lumboj senfortiĝis, kaj ĉies
vizaĝoj nigriĝis. 11 Kie nun estas la loĝejo de la leonoj, kaj
tiu paŝtejo de leonidoj, kie iradis leono, leonino, kaj leonidoj,
kaj neniu ilin timigis? 12 La leono disŝiradis sufiĉon por siaj
idoj, sufokadis por siaj leoninoj, plenigadis siajn kavernojn per
kaptaĵo kaj siajn nestegojn per disŝiritaĵo. 13 Jen Mi iras
kontraŭ vin, diras la Eternulo Cebaot, kaj Mi forbruligos en fumo
viajn ĉarojn, kaj glavo ekstermos viajn leonidojn; Mi ĉesigos sur
la tero vian disŝiradon, kaj oni ne plu aŭdos la voĉon de viaj
sendatoj.

Sekva Ĉapitro →