↑ Enhavo

Naĥum

Ĉapitro 1

1 Profetaĵo pri Nineve, libro de vizio de Naĥum, la Elkoŝano.

2 La Eternulo estas Dio severa kaj venĝanta; la Eternulo estas
venĝanto kaj koleranto; la Eternulo venĝas al Siaj malamikoj kaj
ne forgesas pri Siaj kontraŭuloj. 3 La Eternulo estas
longepacienca, kaj potenca per Sia forto, kaj neniu estas
senkulpa antaŭ Li; la vojo de la Eternulo estas en fulmotondro
kaj ventego, kaj nubo estas la polvo sub Liaj piedoj. 4 Kiam Li
ekparolas kolere al la maro, Li elsekigas ĝin, kaj ĉiujn riverojn
Li senakvigas; malgajiĝas Baŝan kaj Karmel, kaj velkas ĉio, kio
floras sur Lebanon. 5 La montoj tremas antaŭ Li, la montetoj
disfandiĝas; skuiĝas antaŭ Li la tero, la mondo kaj ĉiuj ĝiaj
loĝantoj. 6 Kiu povas kontraŭstari al Lia indigno? kaj kiu povas
elteni la flamon de Lia kolero? Lia indigno disverŝiĝas kiel
fajro; la rokoj disfalas antaŭ Li. 7 La Eternulo estas bona,
forta apogo en tago de malfeliĉo; kaj Li konas tiujn, kiuj fidas
Lin. 8 Dronigante per inundo, Li faras finon al loko, kaj Liajn
malamikojn persekutas mallumo. 9 Kion vi pensas pri la Eternulo?
Li faros la ekstermon, la malfeliĉo ne bezonas veni duafoje. 10
Ĉar, interplektiĝinte kiel dornoj kaj ebriaj de drinkado, ili
estos ekstermitaj, kiel tute seka pajlo. 11 El vi eliris tiu, kiu
havis malbonan intencon kontraŭ la Eternulo kaj kiu estas malica
konsilanto. 12 Tiele diras la Eternulo: Kvankam ili estas
unuanimaj kaj multaj, ili tamen estos dishakitaj kaj malaperos;
sed vin, kiun Mi humiligis, Mi ne plu humiligos. 13 Nun Mi rompos
lian jugon, kiu estas sur vi, kaj Mi disŝiros viajn ligilojn. 14
Sed pri vi la Eternulo decidis: Ne plu restos semo portanta vian
nomon; el la domo de viaj dioj Mi ekstermos la idolojn kaj
statuojn; Mi signos sur via tombo, ke vi fariĝis senvalora. 15
Jen sur la montoj estas la piedoj de sciiganto, kiu proklamas
pacon! Festu, ho Judujo, viajn festojn, plenumu viajn sanktajn
promesojn; ĉar ne plu iros tra vi la sentaŭgulo; li estas tute
ekstermita.

Sekva Ĉapitro →