↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Naĥum

Ĉapitro 3

1 Ve al la urbo sangavida, kiu estas plena de trompoj kaj raboj,
kaj ne volas ĉesigi la rabadon! 2 Oni aŭdas la sonadon de vipoj,
la sonadon de bruantaj radoj; blekas ĉevalo, saltas ĉaro; 3
moviĝas rajdantoj, brilas glavoj, fulmas lancoj; estas multe da
mortigitoj kaj amasoj da kadavroj; sennombraj estas la kadavroj,
oni falpuŝiĝas sur ili. 4 Tio estas pro la granda malĉastado de
la malĉastistino, kiu ĉarmas per sia beleco, estas lerta
sorĉistino, kaj vendas naciojn per sia malĉastado kaj gentojn per
sia sorĉado. 5 Jen Mi iras kontraŭ vin, diras la Eternulo Cebaot,
kaj Mi levos ĝis via vizaĝo la randojn de via vesto, kaj Mi
montros al la nacioj vian nudecon kaj al la regnoj vian
malhonoron. 6 Mi ĵetos sur vin abomenindaĵojn, Mi malhonoros vin
kaj faros vin mokataĵo. 7 Ĉiu, kiu vidos vin, forkuros de vi, kaj
diros: Ruinigita estas Nineve; kiu bedaŭros ĝin? kie mi povas
serĉi por vi konsolantojn? 8 Ĉu vi estas pli bona ol No-Amon, kiu
troviĝas inter riveroj, estas ĉirkaŭata de akvo, kaj kies forto
kaj murego estis la maro? 9 Etiopujo kaj la senfina Egiptujo
estis ĝia forto, la Putidoj kaj Luboj donadis al vi helpon; 10
tamen ĝi ankaŭ estas elpatrujigita kaj forkaptita; eĉ ĝiaj
malgrandaj infanoj estas frakasitaj en la komenco de ĉiuj
stratoj; pri ĝiaj eminentuloj oni lotis, kaj ĉiujn ĝiajn
altrangulojn oni katenis. 11 Tiel ankaŭ vi ebriiĝos kaj kaŝos vin
kaj serĉos defendon kontraŭ la malamikoj. 12 Ĉiuj viaj fortikaĵoj
estas kiel figarboj kun maturaj fruktoj; se oni ekskuas ilin, ili
falas en la buŝon de manĝonto. 13 Jen via popolo estas ĉe vi kiel
virinoj; al viaj malamikoj larĝe malfermiĝos la pordegoj de via
lando; fajro ekstermos viajn riglilojn. 14 Provizu al vi akvon
por la tempo de sieĝo; fortigu viajn fortikaĵojn; iru en kalkon,
knedu argilon, faru fortajn brikojn. 15 Tamen tie la fajro vin
konsumos, glavo vin ekstermos, formanĝos vin kiel skarabo, se vi
eĉ estus grandnombra kiel skaraboj, grandnombra kiel akridoj. 16
Vi havas pli da komercistoj, ol la steloj de la ĉielo; sed ili
diskuros kiel akridoj kaj forflugos. 17 Viaj taĉmentoj estas kiel
akridoj, kaj viaj taĉmentestroj estas kiel lokustoj, kiuj dum la
malvarmo kaŝas sin en fendoj, kaj kiam la suno ekbrilas, ili
disflugas tiel, ke oni ne scias, kie ili estas. 18 Dormas viaj
paŝtistoj, ho reĝo de Asirio, kuŝas viaj fortuloj; via popolo
estas disĵetita sur la montoj, kaj troviĝas neniu, kiu ĝin
kolektus. 19 Ne resaniĝas via vundo, doloriga estas via ulcero;
ĉiu, kiu aŭdas la sciigon pri vi, aplaŭdas pri vi; ĉar kiun ne
trafis senĉese via malboneco?