↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Miĥa

Ĉapitro 4

1 Sed iam en la tempo estonta la monto de la domo de la Eternulo
staros kiel ĉefo inter la montoj, kaj ĝi estos pli alta ol ĉiuj
altaĵoj; kaj fluos al ĝi popoloj. 2 Kaj iros multaj nacioj, kaj
diros: Venu, ni iru supren sur la monton de la Eternulo kaj en la
domon de Dio de Jakob, por ke Li instruu nin pri Siaj vojoj kaj
ke ni iru laŭ Lia irejo; ĉar el Cion eliros la instruo, kaj la
vorto de la Eternulo el Jerusalem. 3 Kaj Li juĝos inter multe da
popoloj, kaj Li decidos pri potencaj nacioj en landoj
malproksimaj; kaj ili forĝos el siaj glavoj plugilojn kaj el siaj
lancoj rikoltilojn; ne levos nacio glavon kontraŭ nacion, kaj oni
ne plu lernos militon. 4 Sed ĉiu sidos sub sia vinberujo kaj sub
sia figarbo, kaj neniu timigos; ĉar la buŝo de la Eternulo Cebaot
tion diris. 5 Ĉiuj popoloj iros ĉiu en la nomo de sia dio, sed ni
irados en la nomo de la Eternulo, nia Dio, ĉiam kaj eterne.

6 En tiu tago, diras la Eternulo, Mi kolektos la lamulojn,
kunvenigos la dispelitojn, kaj tiujn, kiujn Mi suferigis. 7 Kaj
la lamulojn Mi faros restantaro, kaj la suferintojn potenca
nacio, kaj la Eternulo reĝos super ili sur la monto Cion de nun
kaj eterne. 8 Kaj vi, ho turo de la grego, fortikaĵo de la filino
de Cion, al vi venos, revenos la antaŭa reĝado, la regno de la
filino de Jerusalem. 9 Kial vi nun ploras tiel laŭte? Ĉu vi ne
havas reĝon? ĉu pereis viaj konsilistoj, ke vin atakis doloroj
kiel naskantinon? 10 Suferu, kaj havu dolorojn, ho filino de
Cion, kiel naskantino; ĉar nun vi eliros el la urbo kaj loĝos sur
la kampo kaj venos ĝis Babel; tie vi estos savata; tie la
Eternulo liberigos vin el la mano de viaj malamikoj. 11 Nun
kolektiĝis kontraŭ vi multe da nacioj, kiuj diras: Ĝi
malsanktiĝu, kun ĝuo ni rigardu Cionon! 12 Sed ili ne scias la
pensojn de la Eternulo, ili ne komprenas Lian intencon, ke Li
kolektis ilin kiel garbojn en la draŝejon. 13 Leviĝu kaj draŝu,
ho filino de Cion, ĉar vian kornon Mi faros fera, viajn hufojn Mi
faros kupraj, kaj vi dispremos multe da popoloj, vi konsekros al
la Eternulo ilian akiritaĵon, kaj ilian havaĵon al la Sinjoro de
la tuta tero.

Sekva Ĉapitro →