↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Miĥa

Ĉapitro 3

1 Mi diris: Aŭskultu, ho ĉefoj de Jakob kaj estroj de la domo de
Izrael! Vi devas ja scii la juron; 2 tamen vi malamas la bonon,
amas la malbonon; vi deŝiras de ili ilian haŭton kaj la karnon de
iliaj ostoj. 3 Kaj kiam ili manĝas la karnon de mia popolo,
deŝiras de ili ilian haŭton, rompas kaj dispecigas iliajn ostojn
kvazaŭ por poto kaj la karnon kvazaŭ por kaldrono: 4 tiam ili
krios al la Eternulo; sed Li ne respondos al ili, Li kaŝos antaŭ
ili Sian vizaĝon en tiu tempo, ĉar ili faris siajn malbonajn
agojn. 5 Tiele diras la Eternulo pri la profetoj, kiu erarigas
mian popolon, kiuj mordas per siaj dentoj kaj predikas pacon, kaj
kontraŭ tiu, kiu ne donas ion en ilian buŝon, ili predikas
militon: 6 Tial estos ĉe vi nokto, sed ne vizioj, mallumo, sed ne
antaŭdiroj; subiros la suno super la profetoj, kaj mallumiĝos
super ili la tago. 7 Hontos tiuj viziistoj, mokindaj fariĝos la
antaŭdiristoj, kaj ili ĉiuj fermos sian buŝon; ĉar ili ne havas
respondon de Dio. 8 Sed mi estas plena de forto de la spirito de
la Eternulo, de praveco kaj kuraĝo, por montri al Jakob lian
krimon kaj al Izrael lian pekon. 9 Aŭskultu ĉi tion, ho ĉefoj de
la domo de Jakob kaj estroj de la domo de Izrael, kiuj abomenas
juron kaj kurbigas ĉion rektan, 10 kiuj konstruas Cionon per
sango kaj Jerusalemon per maljustaĵoj. 11 Ĝiaj ĉefoj juĝas pro
subaĉeto, ĝiaj pastroj instruas pro pago, kaj ĝiaj profetoj
antaŭdiras pro mono; tamen ili apogas sin sur la Eternulo, kaj
diras: La Eternulo estas ja meze de ni, ne trafos nin malfeliĉo.
12 Tial pro vi Cion estos plugita kiel kampo, Jerusalem fariĝos
ruinaĵo, kaj la monto de la templo fariĝos arbara altaĵo.

Sekva Ĉapitro →