↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Miĥa

Ĉapitro 5

1 Nun armu vin, ho batalistino! oni sieĝos nin; per vergo oni
frapos la vangon de la juĝisto de Izrael.

2 Kaj vi, ho Bet-Leĥem Efrata, kiu estas malgranda inter la
milejoj de Judujo, el vi eliros al Mi tiu, kiu devas esti reganto
en Izrael kaj kies deveno estas de tempo tre antikva. 3 Li lasos
ilin ĝis la tempo, kiam la naskontino estos naskinta; tiam liaj
ceteraj fratoj revenos al la idoj de Izrael. 4 Li stariĝos kaj
paŝtos kun la forto de la Eternulo, kun la majesto de la nomo de
la Eternulo, lia Dio, kaj tiuj konvertiĝos; ĉar tiam li fariĝos
granda ĝis la randoj de la tero. 5 Kaj li estos paco. Kiam la
Asiriano venos en nian landon kaj enpaŝos en niajn palacojn, ni
starigos kontraŭ li sep paŝtistojn kaj ok eminentulojn. 6 Ili
paŝtos la landon Asirian per glavo kaj la landon de Nimrod per
iliaj lancoj; kaj li savos nin kontraŭ la Asiriano, kiam ĉi tiu
venos en nian landon kaj enpaŝos en niajn limojn. 7 Kaj la
restaĵo de Jakob estos inter multe da popoloj kiel roso de la
Eternulo, kiel pluvaj gutoj sur herbo; kaj li ne esperos je homo
kaj ne fidos homidojn. 8 Kaj la restaĵo de Jakob estos inter la
nacioj, meze de multaj popoloj, kiel leono inter la bestoj de la
arbaro, kiel leonido meze de ŝafaroj, kiu dispremas pasante,
disŝiras, kaj neniu povas savi. 9 Leviĝos via mano super viaj
kontraŭuloj, kaj ĉiuj viaj malamikoj ekstermiĝos.

10 En tiu tago, diras la Eternulo, Mi ekstermos viajn ĉevalojn ĉe
vi kaj pereigos viajn ĉarojn; 11 Mi ekstermos la urbojn de via
lando kaj detruos ĉiujn viajn fortikaĵojn; 12 Mi ekstermos ĉe vi
la sorĉistojn, kaj vi ne plu havos aŭguristojn; 13 Mi ekstermos
el via mezo viajn idolojn kaj viajn statuojn, kaj vi ne plu
adorkliniĝos antaŭ la faritaĵo de viaj manoj; 14 Mi elŝiros el
via mezo viajn sanktajn stangojn kaj ekstermos viajn urbojn. 15
Kaj en kolero kaj indigno Mi faros venĝon super la nacioj, kiuj
ne volos obei.

Sekva Ĉapitro →