↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Miĥa

Ĉapitro 2

1 Ve al tiuj, kiuj meditas pri pekoj kaj intencas malbonagojn sur
sia kuŝejo, por plenumi ilin matene, kiam ilia mano havas forton.
2 Ili ekdeziras kampojn kaj rabas ilin, domojn kaj forprenas
ilin; ili premas homon kaj lian domon, viron kaj lian posedaĵon.
3 Tial tiele diras la Eternulo: Jen Mi entreprenas kontraŭ tiu
gento tian malbonon, de kiu vi ne liberigos vian kolon kaj ne
iros kun levita kapo; ĉar tio estos tempo malfacila. 4 En tiu
tempo oni parolos pri vi parabolon, kaj oni prikantos vin per
plorkanto, dirante: Ni estas tute ruinigitaj; la posedaĵo de mia
popolo transiris al alia; kiamaniere povas reveni al ni niaj
kampoj, se ili jam estas disdividitaj! 5 Tial oni ne mezuros por
vi per ŝnuro terpecon lote en la komunumo de la Eternulo. 6 Ne
prediku, ho predikantoj; oni ne devas prediki al tiuj, kiuj ne
volas eviti malhonoron. 7 Ho, la tiel nomata domo de Jakob! ĉu
malgrandiĝis la spirito de la Eternulo? ĉu tiaj estas Liaj agoj?
Ĉu ne estas bonfaraj Miaj vortoj por tiu, kiu kondutas ĝuste? 8
Sed Mia popolo leviĝis kiel malamiko; vi rabas la supran kaj la
malsupran vestojn de la trankvilaj preterirantoj, kvazaŭ ili
revenus de batalo. 9 La virinojn de Mia popolo vi elpelas el
iliaj amataj loĝejoj; de iliaj junaj infanoj vi forprenas por
ĉiam Mian ornamon. 10 Leviĝu kaj foriru, ĉar ĉi tie vi ne havos
ripozon; pro sia malpureco la lando estos kruele ruinigita. 11 Se
iu falsanimulo elpensus mensogon, kaj dirus: Mi predikos al vi
pri vino kaj ebriigaĵo, li estus ĝusta predikanto por ĉi tiu
popolo.

12 Tamen Mi kolektos vin tutan, ho Jakob, Mi kolektos la restaĵon
de Izrael, Mi kunigos ilin kiel ŝafojn en ŝafejo; kiel grego en
gregejo ili ekbruos de multhomeco. 13 Murrompanto iros antaŭ ili;
ili trarompos la baron, trapasos la pordegon, kaj eliros el ĝi;
ilia reĝo iros antaŭ ili, kaj la Eternulo estos ilia
antaŭgvidanto.

Sekva Ĉapitro →