↑ Enhavo

Miĥa

Ĉapitro 1

1 Vorto de la Eternulo, kiu aperis al Miĥa, la Moreŝetano, en la
tempo de Jotam, Aĥaz, kaj Ĥizkija, reĝoj de Judujo, kaj kiun li
viziis pri Samario kaj Jerusalem.

2 Aŭskultu, ĉiuj popoloj, atentu, ho tero, kaj ĉio, kio estas sur
ĝi! La Sinjoro, la Eternulo, estu atestanto kontraŭ vi, la
Sinjoro el Sia sankta templo. 3 Ĉar jen la Eternulo eliras el Sia
loko, iras kaj paŝas sur la altaĵoj de la tero. 4 Kaj fandiĝas la
montoj sub Li, kaj la valoj disfendiĝas, kiel vakso antaŭ fajro,
kiel akvo, falanta de krutaĵo. 5 Ĉio ĉi tio estas pro la krimo de
Jakob kaj pro la pekoj de la domo de Izrael. Kiu krimigis
Jakobon? ĉu ne Samario? Kiu aranĝis la altaĵojn de Judujo? ĉu ne
Jerusalem? 6 Tial Mi faros Samarion ŝtonamaso sur la kampo, por
plantado de vinberoj; Mi disĵetos ĝiajn ŝtonojn en la valon kaj
nudigos ĝiajn fundamentojn. 7 Ĉiuj ĝiaj idoloj estos disbatitaj,
ĉiuj ĝiaj promalĉastaj donacoj estos forbruligitaj per fajro, kaj
ĉiujn ĝiajn statuojn Mi ruinigos; ĉar per promalĉastaj donacoj ĝi
ilin aranĝis, kaj promalĉastaj donacoj ili fariĝos denove. 8 Pri
tio mi ploras kaj ĝemas, iras senŝue kaj nude; mi krias plende,
kiel la ŝakaloj, kaj estas malgaja, kiel la strutoj. 9 Ĉar
senespera estas ĝia plago, ĝi venis ĝis Judujo, atingis ĝis la
pordego de mia popolo, ĝis Jerusalem. 10 Ne diru tion en Gat, ne
ploru laŭte; en Bet-Leafra rulu vin en cindro. 11 Foriru, ho
loĝantino de Ŝafir, en nudeco kaj honto; ne eliros la loĝantino
de Caanan; la plorado en Bet-Ecel ne permesos al vi tie halti. 12
Afliktiĝas pri sia bono la loĝantino de Marot; ĉar malfeliĉo
venis de la Eternulo al la pordego de Jerusalem. 13 Jungu al la
ĉaro kurĉevalojn, ho loĝantino de Laĥiŝ; vi estas la komenco de
pekoj de la filino de Cion, ĉar ĉe vi oni trovis la krimojn de
Izrael. 14 Tial vi sendos donacojn en Moreŝet-Gaton; sed la domoj
de Aĥzib trompos la reĝojn de Izrael. 15 Mi alkondukos al vi
ankoraŭ la posedonton, ho loĝantino de Mareŝa; ĝis Adulam venos
la gloro de Izrael. 16 Detondu viajn harojn kaj razu vin pro viaj
amataj filoj; larĝigu vian kalvon kiel aglo, ĉar ili estos
forkaptitaj for de vi.

Sekva Ĉapitro →