↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jona

Ĉapitro 3

1 Kaj duafoje aperis al Jona vorto de la Eternulo, dirante: 2
Leviĝu, iru en la grandan urbon Nineve, kaj prediku al ĝi la
predikon, kiun Mi diros al vi. 3 Tiam Jona leviĝis kaj iris en
Nineven, konforme al la vorto de la Eternulo. Nineve estis granda
urbo ĉe Dio; ĝi havis la grandecon de tri tagoj da irado. 4 Kiam
Jona komencis la trairadon de la urbo kaj trairis unu tagon, li
vokis, kaj diris: Post kvardek tagoj Nineve pereos. 5 La loĝantoj
de Nineve ekkredis je Dio, proklamis faston, kaj metis sur sin
sakaĵon, de la grandaj ĝis la malgrandaj inter ili. 6 Kiam tion
aŭdis la reĝo de Nineve, li leviĝis de sia trono, demetis de si
sian reĝan veston, kovris sin per sakaĵo, kaj sidiĝis sur cindro.
7 Kaj li ordonis proklami en Nineve en la nomo de la reĝo kaj de
liaj altranguloj jenon: La homoj kaj la brutoj, la bovoj kaj la
ŝafoj, gustumu nenion, ili ne paŝtiĝu kaj ne trinku akvon; 8 kaj
la homoj kaj la brutoj kovru sin per sakaĵo, kaj voku forte al
Dio, kaj ĉiu deturnu sin de sia malbona vojo kaj de la
perfortaĵoj de siaj manoj: 9 eble Dio bedaŭros, kaj forlasos Sian
flaman koleron, kaj ni ne pereos. 10 Kiam Dio vidis iliajn
farojn, ke ili deturnis sin de sia malbona vojo, Dio bedaŭris la
malbonon, kiun Li minacis fari al ili, kaj Li tion ne faris.

Sekva Ĉapitro →