↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jona

Ĉapitro 4

1 Tio tre forte ĉagrenis Jonan, kaj li ekkoleris. 2 Kaj li
ekpreĝis al la Eternulo, kaj diris: Ho Eternulo, tion mi ja
diris, kiam mi estis ankoraŭ en mia lando; kaj tial mi preferis
forkuri en Tarŝiŝon, ĉar mi sciis, ke Vi estas Dio indulgema kaj
kompatema, longepacienca kaj tre favorkora, kaj bedaŭras
malbonon. 3 Nun, ho Eternulo, volu forpreni de mi mian animon;
ĉar pli bone por mi estas morti, ol vivi. 4 La Eternulo diris: Ĉu
vi havas grandan ĉagrenon? 5 Jona eliris el la urbo, sidiĝis
oriente de la urbo, faris al si tie laŭbon, kaj sidiĝis sub ĝi en
la ombro, ĝis li vidos, kio estos kun la urbo. 6 Dume Dio, la
Eternulo, pretigis hederon, kaj ĝi elkreskis super lian kapon,
por ke li havu ombron super sia kapo kaj liberiĝu el sia
suferado. Kaj Jona forte ekĝojis pro la hedero. 7 Sed kiam
leviĝis la matenruĝo de la sekvanta tago, Dio aperigis vermon,
kiu difektis la hederon, kaj ĝi forvelkis. 8 Kaj kiam ekbrilis la
suno, Dio aperigis bruligan orientan venton, kaj la suno
turmentis la kapon de Jona tiel, ke li senfortiĝis kaj petis por
si morton; li diris: Pli bone por mi estas morti, ol vivi. 9 Tiam
Dio diris al Jona: Ĉu vi havas grandan ĉagrenon pro la hedero? Li
respondis: Mi havas grandan ĉagrenon, eĉ ĝis deziro al morto. 10
La Eternulo tiam diris: Vi domaĝas la hederon, pri kiu vi ne
laboris kaj kiun vi ne edukis, kiu dum unu nokto elkreskis kaj
dum unu nokto pereis; 11 kaj ĉu Mi povus ne domaĝi Nineven, la
grandan urbon, en kiu troviĝas pli ol cent dudek mil homoj, ne
povantaj distingi inter sia dekstra mano kaj sia maldekstra, kaj
krom tio multe da brutoj?