↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jona

Ĉapitro 2

1 Kaj Jona ekpreĝis al la Eternulo, sia Dio, el la interno de la
fiŝo. 2 Kaj li diris:

     Kiam mi suferis, mi vokis al la Eternulo,
     Kaj Li respondis al mi;
     El la ventro de Ŝeol mi kriis,
     Kaj Vi aŭskultis mian voĉon.
3    Vi ĵetis min en la profundegon, en la internon de la maro,
     Kaj fluego min ĉirkaŭis;
     Ĉiuj Viaj ondegoj kaj ondoj iris super min.
4    Kaj mi pensis: Mi estas forpuŝita de antaŭ Viaj okuloj;
     Tamen mi rigardos ankoraŭ Vian sanktan templon.
5    Ĉirkaŭis min akvo ĝis la animo;
     Abismo min ĉirkaŭis;
     Junko kovris mian kapon.
6    Mi falis malsupren ĝis la fundamento de la montoj;
     La tero baris min por ĉiam per siaj rigliloj;
     Sed Vi, ho Eternulo, mia Dio, elirigis mian vivon el la
          pereo.
7    Kiam mia animo senfortiĝis en mi, mi rememoris la Eternulon;
     Kaj mia preĝo alvenis al Vi en Vian sanktan templon.
8    Tiuj, kiuj servas al vantaĵoj,
     Senigas sin je favorkoreco.
9    Sed mi kun danka voĉo alportos al Vi oferon;
     Kion mi promesis, tion mi plenumos;
     Savo estas ĉe la Eternulo.

10 Kaj la Eternulo ordonis al la fiŝo, kaj ĝi elvomis Jonan sur
la sekteron.

Sekva Ĉapitro →