↑ Enhavo

Jona

Ĉapitro 1

1 Aperis vorto de la Eternulo al Jona, filo de Amitaj, dirante: 2
Leviĝu, iru en la grandan urbon Nineve, kaj prediku kontraŭ ĝi;
ĉar iliaj malbonagoj leviĝis antaŭ Min. 3 Sed Jona leviĝis, por
forkuri de antaŭ la Eternulo en Tarŝiŝon; li iris en Jafon,
trovis ŝipon, forirontan al Tarŝiŝ, pagis pro la vojaĝo, kaj
eniris en ĝin, por veturi kun ili al Tarŝiŝ, for de la Eternulo.
4 Sed la Eternulo sendis grandan venton sur la maron, kaj sur la
maro fariĝis granda ventego, kaj oni pensis, ke la ŝipo pereos. 5
La ŝipanoj ektimis kaj komencis voki ĉiu al sia dio; kaj la
objektojn, kiuj troviĝis en la ŝipo, oni ĵetis en la maron, por
malpligrandigi la pezon. Sed Jona iris malsupren, en la internon
de la ŝipo, kuŝiĝis, kaj endormiĝis. 6 Kaj aliris al li la
ŝipestro, kaj diris al li: Kial vi dormas? leviĝu, kaj voku al
via Dio; eble Dio rememoros pri ni, kaj ni ne pereos. 7 Kaj oni
diris unu al alia: Ni lotu, por ke ni eksciu, pro kiu trafis nin
ĉi tiu malfeliĉo. Ili lotis, kaj la loto trafis Jonan. 8 Tiam ili
diris al li: Vi, pro kiu nin trafis ĉi tiu malfeliĉo, diru al ni,
per kio vi vin okupas? de kie vi venis? kie estas via lando? kaj
el kiu popolo vi estas? 9 Kaj li respondis al ili: Mi estas
Hebreo: mi respektas la Eternulon, Dion de la ĉielo, kiu kreis la
maron kaj la sekteron. 10 Tiam tiuj homoj ektimis per granda
timo, kaj diris al li: Kion vi faris? Ĉar tiuj homoj eksciis, ke
li forkuris de antaŭ la Eternulo, kiel li mem diris al ili. 11
Kaj ili diris al li: Kion ni faru kun vi, por ke la maro kvietiĝu
por ni? ĉar la maro fariĝis ĉiam pli kaj pli malkvieta. 12 Li
respondis al ili: Prenu min, kaj ĵetu min en la maron; tiam la
maro kvietiĝos por vi; ĉar mi scias, ke pro mi trafis vin ĉi tiu
granda ventego. 13 La homoj forte ekremis, por reveni sur la
sekteron; sed ili nenion povis fari, ĉar la maro fariĝadis ĉiam
pli kaj pli malkvieta kontraŭ ili. 14 Tiam ili ekvokis al la
Eternulo, kaj diris: Ni petas Vin, ho Eternulo, ne do lasu nin
perei pro la animo de ĉi tiu homo, kaj ne metu sur nin la sangon
de senkulpulo; ĉar Vi, ho Eternulo, povas fari ĉion, kion Vi
volas. 15 Kaj ili prenis Jonan kaj ĵetis lin en la maron; tiam la
maro ĉesis koleri. 16 Tiam tiuj homoj eksentis grandan timon
antaŭ la Eternulo; kaj ili buĉis oferon al la Eternulo kaj faris
sanktajn promesojn. 17 Kaj la Eternulo pretigis grandan fiŝon, ke
ĝi englutu Jonan; kaj Jona restis en la interno de la fiŝo dum
tri tagoj kaj tri noktoj.

Sekva Ĉapitro →