↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Amos

Ĉapitro 8

1 Tian vizion donis al mi la Sinjoro, la Eternulo: mi vidis
korbon kun maturaj fruktoj. 2 Kaj Li diris: Kion vi vidas, Amos?
Mi respondis: Korbon kun maturaj fruktoj. Tiam la Eternulo diris
al mi: Venis la fino por Mia popolo Izrael; Mi ne plu indulgos
ĝin. 3 La kantoj de la palaco fariĝos lamentoj en tiu tago, diras
la Sinjoro, la Eternulo; estos multe da kadavroj; sur ĉiu loko
oni ĵetos ilin silente. 4 Aŭskultu ĉi tion, vi, kiuj penas
engluti la malriĉulojn kaj pereigi la humilulojn de la tero, 5
kaj kiuj diras: Kiam pasos la monatkomenco, ke ni povu vendadi
grenon? kaj la sabato, ke ni povu malfermi la grenejon? Ni
malgrandigos la mezuron, ni pligrandigos la prezon, kaj ni
trompos per falsa pesilo; 6 ni aĉetos senhavulojn per mono kaj
malriĉulon per paro da ŝuoj, kaj grenventumaĵon ni vendos kun la
greno. 7 La Eternulo ĵuris per la gloro de Jakob: Neniam Mi
forgesos ĉiujn iliajn farojn. 8 Ĉu pro tio ne ektremos la tero,
ne ekploros ĉiuj ĝiaj loĝantoj? Ĝi tuta ekskuiĝos kiel lago, ĝi
leviĝos kaj malleviĝos kiel la Rivero de Egiptujo. 
9 En tiu tago,
diras la Sinjoro, la Eternulo, Mi subirigos la sunon en tagmezo,
kaj Mi mallumigos la teron meze de luma tago. 10 Mi aliformigos
viajn festojn en funebron kaj ĉiujn viajn kantojn en lamentojn;
Mi metos sakaĵon sur ĉiujn lumbojn kaj kalvon sur ĉiun kapon; Mi
aperigos ĉe ili funebron, kiel pri sola filo, kaj ilia fino estos
tago de maldolĉeco. 11 Jen venos tagoj, diras la Sinjoro, la
Eternulo, kaj Mi sendos malsaton en la landon, ne malsaton pri
pano kaj ne soifon pri akvo, sed soifon por aŭskultado de la
vortoj de la Eternulo. 12 Kaj ili vagados de maro ĝis maro, kaj
de nordo ĝis oriento ili migrados, por serĉi la vorton de la
Eternulo, sed ili ne trovos. 13 En tiu tago senfortiĝos de soifo
la belaj junulinoj kaj la junuloj, 14 kiuj nun ĵuras per la peko
de Samario, kaj diras: Kiel vivas via dio, ho Dan! kiel floras la
vojo al Beer-Ŝeba! ili falos, kaj ne plu releviĝos.

Sekva Ĉapitro →