↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Amos

Ĉapitro 9

1 Mi vidis la Eternulon, kiu staris super la altaro; kaj Li
diris: Frapu la kapitelon, ke la fostoj ekskuiĝu kaj la pecoj
falu sur la kapojn de ĉiuj; kaj ilian naskitaron Mi mortigos per
glavo, neniu el ili forkuros, neniu el ili saviĝos. 2 Eĉ se ili
enfosus sin en Ŝeolon, eĉ de tie Mia mano ilin prenos; eĉ se ili
suprenirus en la ĉielon, Mi de tie depuŝos ilin. 3 Se ili kaŝus
sin sur la supro de Karmel, Mi tie elserĉos kaj prenos ilin; se
ili kaŝiĝus for de Miaj okuloj sur la fundo de la maro, eĉ tie Mi
ordonos al la serpento, ke ĝi piku ilin. 4 Se ili iros en
forkaptitecon antaŭ siaj malamikoj, ankaŭ tie Mi ordonos al la
glavo mortigi ilin. Mi direktos sur ilin Miajn okulojn por
malfeliĉo, ne por bono. 5 La Sinjoro, la Eternulo Cebaot, ektuŝas
landon, kaj ĝi tiam fandiĝas, kaj ĉiuj loĝantoj ploras; ĝi tuta
ekskuiĝas kiel lago, malleviĝas kiel la Rivero de Egiptujo. 6 Li
konstruis Sian loĝejon en la ĉielo, kaj Sian firmamenton Li
fundamentis sur la tero; Li vokas la akvon de la maro kaj verŝas
ĝin sur la teron; Lia nomo estas Eternulo. 7 Ĉu vi ne estas por
Mi kiel la Etiopoj, ho Izraelidoj? diras la Eternulo; ĉu Mi ne
elkondukis Izraelon el la lando Egipta, la Filiŝtojn el Kaftor,
kaj la Sirianojn el Kir? 8 Jen la okuloj de la Sinjoro, la
Eternulo, estas direktitaj sur la pekan regnon, kaj Mi ekstermos
ĝin de sur la tero; tamen ne tute Mi ekstermos la domon de Jakob,
diras la Eternulo. 9 Jen Mi ordonos, kaj disĵetigos la domon de
Izrael inter ĉiujn naciojn, kiel oni disĵetas per kribrilo, kaj
eĉ unu grajno ne falos sur la teron. 10 De glavo mortos ĉiuj
pekuloj de Mia popolo, kiuj diras: Malfeliĉo ne alproksimiĝos al
ni kaj ne trafos nin.

11 En tiu tempo Mi restarigos la falintan tabernaklon de David,
Mi reŝtopos ĝiajn breĉojn, Mi restarigos la detruitaĵon, kaj Mi
rekonstruos ĝin, kiel en la tempo antikva, 12 por ke ili ekposedu
la restaĵon de Edom kaj ankaŭ ĉiujn naciojn, inter kiuj estos
proklamata Mia nomo, diras la Eternulo, kiu tion faras. 13 Jen
venos tagoj, diras la Eternulo, kiam la pluganto renkontiĝos kun
la rikoltanto, la vinberpremanto kun la semanto; kaj la montoj
elgutigos dolĉan sukon, kaj ĉiuj montetoj fariĝos fruktoportaj.
14 Kaj Mi revenigos la forkaptitojn de Mia popolo Izrael, ili
rekonstruos la ruinigitajn urbojn, enloĝiĝos, plantos
vinberĝardenojn kaj trinkos ilian vinon, aranĝos ĝardenojn kaj
manĝos iliajn fruktojn. 15 Kaj Mi replantos ilin sur ilia tero,
kaj ili ne plu estos elŝirataj el sia tero, kiun Mi donis al ili,
diras la Eternulo, via Dio.