↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Amos

Ĉapitro 7

1 Tian vizion donis al mi la Sinjoro, la Eternulo: jen Li kreis
akridojn en la komenco de kreskado de la postfalĉaĵo; la
postfalĉaĵo aperis post la falĉado por la reĝo. 2 Kiam ili finis
la manĝadon de la herbo sur la tero, mi diris: Ho Sinjoro, ho
Eternulo, volu pardoni! Kiu restarigos Jakobon? li estas ja
malgranda. 3 Tiam la Eternulo bedaŭris tion: Tio ne estos, diris
la Eternulo.

4 Tian vizion donis al mi la Sinjoro, la Eternulo: jen la
Sinjoro, la Eternulo, proklamis juĝon per fajro, ke ĝi ekstermu
la grandan abismon kaj ekstermu la kampojn. 5 Kaj mi diris: Ho
Sinjoro, ho Eternulo, volu haltigi! Kiu restarigos Jakobon? li
estas ja malgranda. 6 La Eternulo bedaŭris ankaŭ tion: Tio ne
estos, diris la Sinjoro, la Eternulo.

7 Li donis al mi tian vizion: jen la Sinjoro staris sur murego
vertikala, kaj vertikalon Li tenis en Sia mano. 8 Kaj la Eternulo
diris al mi: Kion vi vidas, Amos? Mi respondis: Vertikalon. Kaj
la Sinjoro diris: Jen Mi metos vertikalon meze de Mia popolo
Izrael; Mi ne plu indulgos ĝin; 9 kaj dezertiĝos la altaĵoj de
Isaak, kaj la sanktejoj de Izrael estos ruinigitaj; kaj Mi levos
Min kun glavo kontraŭ la domon de Jerobeam.

10 Amacja, pastro el Bet-El, sendis al Jerobeam, reĝo de Izrael,
por diri: Amos faras kontraŭ vi ribelon meze de la domo de
Izrael; la lando ne povas toleri ĉiujn liajn vortojn; 11 ĉar
tiele diras Amos: Jerobeam mortos de glavo, kaj Izrael estos
forkondukita el sia lando. 12 Kaj Amacja diris al Amos: Ho
viziisto, iru kaj forkuru en la landon de Jehuda, tie nutru vin,
kaj tie profetu; 13 sed en Bet-El ne plu profetu, ĉar ĝi estas
sanktejo de la reĝo kaj domo de la regno. 14 Amos respondis kaj
diris al Amacja: Mi ne estas profeto, nek filo de profeto, mi
estas nur paŝtisto, kaj mi kultivas sikomorojn; 15 sed la
Eternulo prenis min de la ŝafaro, kaj la Eternulo diris al mi:
Iru kaj profetu al Mia popolo Izrael. 16 Kaj nun aŭskultu la
vorton de la Eternulo: Vi diras: Ne profetu pri Izrael, kaj ne
prediku pri la domo de Isaak; 17 tial tiele diras la Eternulo:
Via edzino malĉastos en la urbo, viaj filoj kaj viaj filinoj
falos de glavo, via tero estos dividita per la ŝnuro, kaj vi
mortos sur tero malpura; kaj Izrael estos forkondukita el sia
lando.

Sekva Ĉapitro →