↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Amos

Ĉapitro 6

1 Ve al la senzorguloj en Cion, kaj al tiuj, kiuj fidas la monton
de Samario, al la eminentuloj de la unuauloj inter la nacioj, al
kiuj sin turnas la domo de Izrael! 2 Iru al Kalne, kaj rigardu;
de tie iru en la grandan Ĥamat, poste iru al Gat de la Filiŝtoj:
ĉu ili estas pli bonaj ol tiuj regnoj, ĉu iliaj limoj estas pli
vastaj ol viaj limoj? 3 Tiuj, kiu pensas, ke la tago de malfeliĉo
estas malproksima, kaj tenas sin proksime de la seĝo de
maljusteco; 4 kiuj kuŝas sur eburaj litoj kaj dorlotas sin sur
sia kuŝejo, manĝas la plej bonajn ŝafojn el la ŝafaro kaj
bovidojn el la nutrejo; 5 kiuj tintas sur psalteroj, pensante, ke
ili estas muzikistoj egalaj al David; 6 kiuj trinkas vinon el
grandaj kalikoj, ŝmiras sin per la plej bonaj oleaĵoj, kaj ne
zorgas pri la mizero de Jozef: 7 ili tial nun estos la unuaj,
kiuj iros en forkaptitecon, kaj la ĝojkriado de la dorlotiĝantoj
finiĝos. 
8 La Sinjoro, la Eternulo, ĵuris per Si mem, diras la
Eternulo, Dio Cebaot: Mi abomenas la fierecon de Jakob, kaj liajn
palacojn Mi malamas; Mi transdonos la urbon kun ĉio, kion ĝi
enhavas. 9 Kaj se dek homoj restos en unu domo, ili ankaŭ mortos.
10 Kaj prenos ilin ilia amiko aŭ kadavrobruliganto, por elporti
la ostojn el la domo, kaj li diros al tiu, kiu estas ĉe la domo:
Ĉu estas ankoraŭ iu ĉe vi? Kaj ĉi tiu respondos: Neniu plu. Kaj
tiu diros: Silentu, oni ne devas elparoli la nomon de la
Eternulo. 11 Ĉar jen la Eternulo donas ordonon frapi la grandajn
domojn per fendoj kaj la malgrandajn domojn per breĉoj. 12 Ĉu
kuras ĉevaloj sur roko? ĉu oni povas plugi ĝin per bovoj? Vi
tamen faris la juĝon veneno, kaj la frukton de la vero vi faris
vermuto. 13 Vi ĝojas pro senvaloraĵoj; vi diras: Ĉu ne per nia
forto ni akiris al ni potencon? 14 Jen, diras la Eternulo, Dio
Cebaot, Mi levos kontraŭ vin, ho domo de Izrael, nacion, kiu
premos vin de Ĥamat ĝis la torento de la stepo.

Sekva Ĉapitro →