↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Amos

Ĉapitro 5

1 Aŭskultu ĉi tiun vorton, per kiu mi plorkantas pri vi, ho domo
de Izrael. 2 Falis kaj ne releviĝos la virgulino de Izrael; ŝi
estas ĵetita sur la teron, kaj neniu ŝin restarigos. 3 Ĉar tiele
diras la Sinjoro, la Eternulo: La urbo, kiu elirigas milon,
restos nur kun cento, kaj tiu, kiu elirigas centon, restos nur
kun deko en la domo de Izrael. 4 Ĉar tiele diras la Eternulo al
la domo de Izrael: Turnu vin al Mi, kaj tiam vi vivos. 5 Ne turnu
vin al Bet-El, ne iru en Gilgalon, ne migru al Beer-Ŝeba; ĉar
Gilgal estos elpatrujigita kaj Bet-El fariĝos senvalora. 6 Turnu
vin al la Eternulo, kaj vivu, por ke la domo de Jozef ne ekflamu
kiel fajro, kiu ekstermos, kaj neniu estingos en Bet-El. 7 La
juĝon vi faras vermuto, kaj la veron vi ĵetas sur la teron. 8 Li
kreis la Plejadojn kaj Orionon; Li faras el la mallumo matenon,
kaj el la tago Li faras malluman nokton; Li vokas la akvon de la
maro kaj verŝas ĝin sur la teron; Lia nomo estas Eternulo. 9 Li
sendas malfeliĉon sur fortulon, kaj malfeliĉo trafas urbon
fortikigitan. 10 Sed ili malamas tiun, kiu admonas ilin en la
pordego, kaj ili abomenas tiun, kiu parolas honestaĵon. 
11 Tial
pro tio, ke vi premas senhavulon kaj forprenas de li la panon per
grandaj impostoj, vi konstruos domojn el hakitaj ŝtonoj, sed vi
ne loĝos en ili; vi plantos ĉarmajn vinberĝardenojn, sed vi ne
trinkos ilian vinon. 12 Ĉar Mi scias, kiel multaj estas viaj
krimoj kaj kiel gravaj estas viaj pekoj: vi premas virtulon, vi
prenas subaĉeton, vi forpuŝas malriĉulojn en la pordego. 13 Tial
la saĝulo silentas en ĉi tiu tempo, ĉar ĝi estas tempo malbona.
14 Serĉu bonon, ne malbonon, por ke vi vivu; tiam la Eternulo,
Dio Cebaot, estos kun vi, kiel vi diras. 15 Malamu la malbonon,
amu la bonon, kaj starigu en la pordego justecon; eble la
Eternulo, Dio Cebaot, indulgos la restintojn de Jozef. 16 Tial
tiele diras la Eternulo, Dio Cebaot, la Sinjoro: Sur ĉiuj placoj
estos plorado, sur ĉiuj stratoj oni dirados: Ho ve, ho ve! kaj
oni vokos la plugiston, por plori, kaj la sciantojn de funebraj
kantoj, por plorkanti. 17 Kaj en ĉiuj vinberĝardenoj estos
plorado, kiam Mi trairos meze de vi, diras la Eternulo. 18 Ve al
tiuj, kiuj deziras vidi la tagon de la Eternulo! por kio vi ĝin
deziras? la tago de la Eternulo estas malluma, ne luma. 19 Tiel
same, kiel se iu forkuras de leono kaj lin kaptas urso, aŭ li
venis hejmen kaj apogis sian manon al muro kaj lin pikas
serpento. 
20 Malluma estos ja la tago de la Eternulo, ne luma;
malluma kaj sen ia brilo. 21 Mi malamas, Mi abomenas viajn
festojn, kaj Mi ne flaras la oferojn de viaj solenaj tagoj. 22
Kiam vi alportas al Mi bruloferojn kaj viajn farunoferojn, Mi ne
akceptas ilin, kaj viajn grasajn dankoferojn Mi ne rigardas. 23
Forigu de Mi la bruon de viaj kantoj, la sonadon de viaj
psalteroj Mi ne volas aŭskulti. 24 Sed justeco fluu kiel akvo,
kaj vero kiel potenca torento. 25 Ĉu buĉoferojn kaj farunoferojn
vi alportadis al Mi en la dezerto dum kvardek jaroj, ho domo de
Izrael? 26 Vi portis la tabernaklon de via Moleĥ, la kolonon de
via idolo, la stelon de via dio, kiun vi faris al vi. 27 Tial Mi
elpatrujigos vin trans Damaskon, diras la Eternulo, kies nomo
estas Dio Cebaot.

Sekva Ĉapitro →