↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Amos

Ĉapitro 4

1 Aŭskultu ĉi tiun vorton, vi grasaj bovinoj, kiuj estas sur la
monto de Samario, kiuj turmentas senhavulojn, premas malriĉulojn,
kaj kiuj diras al siaj mastroj: Venu, ni drinku. 2 La Sinjoro, la
Eternulo, ĵuris per Sia sankteco, ke jen venos sur vin tagoj,
kiam oni forportos vin per hokoj kaj viajn idojn per fiŝhokoj. 3
Kaj tra breĉoj vi eliros, ĉiu aparte, kaj estos ĵetitaj sur
Harmonon, diras la Eternulo.

4 Iru en Bet-Elon, por peki, en Gilgalon, por multe krimi;
alportu viajn oferojn ĉiumatene kaj vian dekonaĵon en ĉiu tria
tago. 5 Incensu laŭdoferon el fermentaĵo, kriu pri memvolaj
oferoj, aŭdigu pri ili; ĉar tion vi amas, ho Izraelidoj, diras la
Sinjoro, la Eternulo. 6 Tial Mi donis al vi purecon de la dentoj
en ĉiuj viaj urboj kaj mankon de pano en ĉiuj viaj lokoj; vi
tamen ne revenis al Mi, diras la Eternulo. 7 Mi ankaŭ rifuzis al
vi la pluvon, kiam estis ankoraŭ tri monatoj antaŭ la rikolto; Mi
donis pluvon super unu urbo, kaj super alia Mi ne donis pluvon;
unu kampo estis pripluvata, kaj alia, ne pripluvita, elsekiĝis. 8
Kaj du, tri urboj iris al unu urbo, pro trinki akvon, kaj ne
povis trinki sufiĉe; vi tamen ne revenis al Mi, diras la
Eternulo. 9 Mi frapis vin per brulsekiĝo kaj velkiĝo de la greno;
viajn multajn ĝardenojn, vinberĝardenojn, figarbojn, kaj
olivarbojn formanĝis raŭpoj; vi tamen ne revenis al Mi, diras la
Eternulo. 10 Mi sendis sur vin peston sur la vojo al Egiptujo, Mi
mortigis per glavo viajn junulojn kaj forkondukis viajn ĉevalojn,
kaj Mi levis la malbonodoron de via tendaro en viajn nazotruojn;
vi tamen ne revenis al Mi, diras la Eternulo. 11 Mi faris inter
vi renverson, kiel Dio renversis Sodomon kaj Gomoran, kaj vi
fariĝis kiel brulanta ŝtipo, savita el brulo; vi tamen ne revenis
al Mi, diras la Eternulo. 12 Tial tiele Mi agos kun vi plue, ho
Izrael; kaj ĉar Mi tiele agos kun vi, tial pretigu vin renkonte
al via Dio, ho Izrael. 13 Ĉar Li estas Tiu, kiu faras montojn,
kreas venton, diras al la homo, kion ĉi tiu intencas; Li faras la
ĉielruĝon kaj la nebulon; Li iras sur la altaĵoj de la tero; Lia
nomo estas Eternulo, Dio Cebaot.

Sekva Ĉapitro →